FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   >>   >|  
neste, kaj cxio finigxos bone. ESKO. Nekontrauxdireble kaj sagxe parolite, mi certigas. Se ni cxiam nin kondutas honeste, konkordon kaj komplezon estigas, kaj neniam aligxas al lupo nek al sxafo, certe iam proksime de nia tombo, sur muskherbetaro de sxtonbarilo, la kukolo de l' honoro kantos por ni. TIMOTEO. Kukolkantu vi tie kaj cxie. ESKO. Mi ne alparolis vin. TIMOTEO. Sed mi alparolis vin. ESKO. Vi ne devas alparoli min, vi devas ne paroli al mi, mi malpermesas tion. TIMOTEO. Cxu vi povas fermi mian busxon. Cxu mi ne havas rajton paroli? ESKO. Egalan rajton kiel mi. TIMOTEO. Vi ne devas paroli sen permeso de pli agxaj personoj. ESKO. Pro kio ne? Jam mi ja diris, ke personan imposton ankaux mi elpagas. TIMOTEO. Vi? Unu el la plej malgrandaj subuloj de l' sxtato, kiun mi povus mortigi kiam ajn, lasante nur kvinkopekon sur via brusto. ESKO. Al tio mi povas respondi laux legxo de Moseo: se vi mortigas unu el cxi tiuj malgranduloj, muelsxtono estas pendigota cxirkaux via kolo kaj vi estas subakvigota en la profundon de la maro. KARRI. Vi placxas al mi, Esko; vi estas solida kaj tolerema. ESKO. Ni lasu lin pace, mastro. Li konas nek legxon nek sakramentojn. Mi parolis pri muelsxtono; kaj vidu, lia koro estas malmola, kiel la malsupra muelsxtono, li estas terure je pekoj senskrupuligxinta homo. TIMOTEO. Kanajlo! ESKO. Cxu mi estas kanajlo? TIMOTEO. Vi botacxo! ESKO. Cxu mi estas botacxo? TIMOTEO. Tion mi diras. ESKO. Auxdu, bonaj homoj! KARRI. Cxu cxiuj satigxis? (Momenta silento). 1:A GASTO. Certe, jes. 2:A GASTO. Kompreneble ni jam satigxis. KARRI. Ni do danku Dion. (Ili dankas sidantaj Dion, poste starigxas kaj lasas la tablon.) ESKO. Dankon, mastro!--Plezurega edzigxofesto; ecx pli plezurege gxi estus gxuata, se via ludisto ne estus tiel ekkolerema. KARRI. Ni pardonu lin. ESKO. Jes, ni pardonu lin. Sed tre li min insultis, impertinente klopodis min ofendi kaj makuli mian honoron. Se mi estus procesema, (manfrapetas kapon de Timoteo, kiu sidas sur benko) cxi tiu mangxotempo povus farigxi al vi treege multekosta. TIMOTEO. Atentu, li har-pincas min. ESKO. Ne har-pincas, nur karese manfrapas vin. TIMOTEO (starigxas). Karese. Cxu mi sxajnas al vi bubeto, infanacxo, cxar vi karesas mian kapon? Gardu vin por ke vi ne baldaux kusxu sub la tablo kun zumantaj oreloj. ESKO. Mi ne timas vin, mi estas nek leporo nek sciuro. Mi estas filo de majstro-botisto Tob
PREV.   NEXT  
|<   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48  
49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   >>   >|  



Top keywords:

TIMOTEO

 

paroli

 

muelsxtono

 
alparolis
 

mastro

 

botacxo

 

starigxas

 
rajton
 

satigxis

 

pardonu


pincas

 

Plezurega

 

sidantaj

 

Dankon

 

tablon

 

dankas

 

kanajlo

 

Kanajlo

 
senskrupuligxinta
 

terure


Kompreneble

 
malsupra
 

edzigxofesto

 
Momenta
 

silento

 

honoron

 
infanacxo
 
karesas
 

baldaux

 

bubeto


sxajnas
 
karese
 

manfrapas

 

Karese

 
sciuro
 

majstro

 

botisto

 
leporo
 

zumantaj

 

oreloj


Atentu

 

multekosta

 

insultis

 
impertinente
 

klopodis

 

ekkolerema

 
plezurege
 
gxuata
 
ludisto
 

ofendi