FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50  
51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>   >|  
e, sinjoro direktoro! TIMOTEO. Vere, jes!--Bonaj amikoj kaj gastoj, cxu vi atentis mian jxeton? Farigxis kvazaux ludo. Tiel mi instruas bubojn. ESKO. Kara amiko, ne fanfaronu, kvankam vi venkis! TIMOTEO. Estu kontenta, cxar vi ankoraux staras sur du piedoj!--Vi ja komprenas.--Kvazaux ganto vi tie kusxis.--Kaj ne ludante oni faligas viron, ho ne. ESKO. Ni komencu denove! MICXJO. Bone, Esko, ne retirigxu! ESKO. Ni komencu denove! TIMOTEO. Ne valoras. ESKO. Li ne plu kuragxas! TIMOTEO. Ne kuragxas! (Ili ekluktas furioze.) MICXJO. Nun, Esko, regajnu vian reputacion! (Patro de Timoteo envenas, ekprenas sian filon je la kolumo kaj lin fortiregas.) KARRI. Kompatinda Timoteo! MICXJO. Esko, nun vi perdis vian reputacion. ESKO. Domagxe, ke li tiel liberigxis el miaj ungegoj! Cxu estis lia patro? KARRI. Jes, mi supozas, ke li nun punegas sian filon. ESKO. Tion li meritas!--Sed estas ja malkonvene tiel petolacxi je edzigxofesto de alia. Kion opinias la fiancxino? Mi petas pardonon! GRETO. Mi havas nenion por pardoni. ESKO. Mi tre cxagrenigxas. Mi ne komprenas, kiel li prosperis min jxeti planken. KARRI. Li estas forta. ESKO. Mi estas pli forta. Kiamaniere li igis min sub si? MICXJO (aparte al Esko). Kredu min, tio ne okazis honeste. Li piedbare faligis vin. ESKO. Mi suspektas la samon. Cxu vi povas tion atesti? MICXJO. Li piedbare faligis vin. ESKO. Jes, li piedbare faligis min. Sed mi lin pentigos. Kie li logxas? 2:A GASTO (montrante tra la fenestro). La dometo tie sur la deklivo, apud kies pordo bonkreskan betulon vi vidas, estas lia hejmo. ESKO. Nun mi ekiras tien, por instrui lin lukti senartifike. La malhonestulo! En batalo mi lin certe venkos. MICXJO. Sendube. ESKO. Cxu li ne meritas bastonadon? MICXJO. Treegan bastonadon. ESKO. Luktante elmeti piedbaron! Ho, kiel li estas puninda, puninda. Mi revenos baldaux. KARRI. Esko, auxskultu al mia averto: lasu lin pace! Alie al vi mem okazos malbone. ESKO. Mi ne timas lin. Kvazaux linko mi kuras tien kaj la ruzan vulpon elpelos el lia kaverno. Mi montros al li sekvojn de liaj kasxkurbajxoj.--Mi baldaux revenos. (Iras.) KARRI. Mi ne observis kasxkurbajxon dum la lukto. Estas malbone instigi simplan kamaradon al furioza ago. MICXJO. Nenia domagxo, mastro. Li estas netolereble obstina kaj fidas al sia forteco. Ne malutilas al li malgranda memorajxo. KARRI. Mi kredas, ke ili nun suficxe lin senplumigos. Sed
PREV.   NEXT  
|<   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50  
51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   >>   >|  



Top keywords:

MICXJO

 

TIMOTEO

 

faligis

 

piedbare

 

denove

 

revenos

 
komencu
 

Timoteo

 

baldaux

 

kuragxas


meritas
 

bastonadon

 

puninda

 

reputacion

 

komprenas

 

Kvazaux

 

malbone

 

forteco

 
dometo
 

deklivo


bonkreskan

 
netolereble
 

mastro

 

senartifike

 

obstina

 
instrui
 

malutilas

 
ekiras
 

betulon

 

montrante


atesti

 

pentigos

 

senplumigos

 

suficxe

 

suspektas

 

logxas

 

malhonestulo

 
malgranda
 

memorajxo

 

kredas


fenestro
 
batalo
 

kaverno

 
elpelos
 
auxskultu
 
montros
 

sekvojn

 

kasxkurbajxoj

 

averto

 

vulpon