FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  
ne koncernas al aliaj, pri ili mi zorgas mem. JANJO. Mi vin dankas ankaux pro via procedo. Per malsevereco eble mi estus farigxinta malbonmora kaj nun estus malfelicxa knabino, malestimata de cxiuj. Mi dankas vin por ke mi nun tiel malkasxe povas renkonti la rigardojn de mia patro kaj fiancxo. MARTO (aparte). Ho, Dio! sxia parolo varmigas mian koron! NIKO. Bela tago! Brueton mi auxdas el suproj de l' pinoj en la arbaro. Sonoj el pasintaj tempoj.--Najbaroj, la suno proksimigxas al sia subiro; do forjxetu malamon kaj persekuton antaux ol regxo de l' tago kasxas sian vizagxon. Konkordon mi deziras! TOBIO. Mi ankaux, antauxa mia kunkreskulo. Jen mian manon! NIKO. Bonsaluton, Tobio, bonsaluton! ESKO (aparte). Ecx mia sxtonmalmola koro sin movas kiel sxtono, kiun oni movas. (Lauxte.) Ni cxiuj repacigxu! Kriscxjo, bonsaluton! KRISCXJO. Bonsaluton! ESKO. Bone!--Cxu Ivaro? IVARO. Tiel okazu! Bonsaluton, onklo Zakario! Ni premu la manojn plennombre unu de la alia, por poste festeni la interkonsenton. ZEBEDEO. Ivaro! Nun estas seriozeco. IVARO. Pardonu mian sxerceton. Repacigxon efektive mi ankaux deziras. Plivole vizagxoj de amikoj ol de malamikoj min cxirkauxu! TOBIO. Marto, vi ankaux plibonvoligu vian koron! Vi silentas. ZEBEDEO. Edzino de Tobio, auxskultu al miaj vortoj. En koroj de cxiuj vi kredas vin trovi malbonon kaj malicon kontraux vi kaj tiu penso sencxese vian sangon boligas; sed enprofundigxu en vian propran koron, virino, kaj vi trovos kauxzon de via kolero kaj furiozo tie. Kredu min! TOBIO. Marto, se vi orelojn havas, auxdu! MARTO. Cxu tiu cxi ne estas tago de malgxojo kaj cxagreno? Niaj filoj fine revenis kunportante honton kaj ruinigon lastan! ESKO. Pardonu al ni! MARTO. Pardoni vin! Cxu cxio per tio estas riparata? Antaux ol viajn faracxojn dum tiuj vojagxoj ni pagis, almozbastonon ni havos en la mano! (Janjo subparolas en orelon de sia patro.) NIKO. Gxuste jes, Janjo mia! Auxskultu, kion subdiris al mi mia filino kaj kion mi jam mem ankaux konsideris.--Amikoj ja kutimas egaldividi la kaptajxon. Ni partigu la gajnon. Vi ricevu ducent kvindek talerojn, kaj ni egale multe. Kion vi opinias, Kriscxjo? KRISCXJO. Tiel estu! NIKO. Nun vi bone klarigos vin, Tobio kaj Marto, el la junecaj malsagxajxoj de viaj filoj. Poste ili ne ripetu tiajn faracxojn. TOBIO. Niko, Niko. (Premegas lian manon.) Vi estas pli bonega ol mi kredis. Duonon de l' gajno! NIKO. Mi restas je mia v
PREV.   NEXT  
|<   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  



Top keywords:

ankaux

 

Bonsaluton

 

deziras

 

faracxojn

 

Pardonu

 

KRISCXJO

 
bonsaluton
 

Kriscxjo

 

ZEBEDEO

 

dankas


aparte
 

honton

 

ruinigon

 

lastan

 

zorgas

 

kunportante

 

restas

 

revenis

 
Pardoni
 

Duonon


kredis

 
Antaux
 

riparata

 

cxagreno

 

malgxojo

 
propran
 

virino

 
trovos
 

kauxzon

 

enprofundigxu


sencxese

 

sangon

 

boligas

 

kolero

 

orelojn

 

furiozo

 

vojagxoj

 
opinias
 

talerojn

 

bonega


ricevu
 
ducent
 

kvindek

 
ripetu
 
koncernas
 
Premegas
 

klarigos

 

junecaj

 

malsagxajxoj

 

gajnon