FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   >>   >|  
io kaj povas porti unu barelon[3] kaj dudek busxelojn[4] da sekalo. TIMOTEO. Mi povas porti tutajn du barelojn. ESKO. Mi portas egale multe, se mi tre klopodas. MICXJO. Brava viro ne fanfaronas, sed montras je bezono sian fortecon. ESKO. Alportu tien cxi du barelojn. MICXJO. Ekzistas ja ankaux aliaj rimedoj por pruvi sian fortecon. Luktu! ESKO. Ni luktu! TIMOTEO. Cxu mi timus? 1:A GASTO. Alkrocxigxu unu al la alia kvazaux ursoj sur la muskkovrata monto. Sed farigxu senartifika via lukto. 2:A GASTO. Kaj gxi finu vian interinsultadon. La venkato silentu kvazaux muso. KARRI (aparte al Micxjo). Sxajnas al mi, ke tiu lukto finigxos malbone; brakojn kaj krurojn ili certe kripligos. Via kamarado versxajne nescias, ke Timoteo estas unu el la plej fortaj en la regiono. MICXJO. Ne timu. Ili provu siajn fortojn, estos ja plezure ilin rigardi. (Al Esko kaj Timoteo.) Nu, kial la bovoj hezitas? ESKO. Mi estas preta. TIMOTEO. Mi ankaux. KARRI. Ne placxas al mi tiu lukto, sed, se estas neeble vin deteni de tiu, do luktu, kaj kulpigu vin mem, se vi rompos al vi dorsojn kaj krurojn frakasos. Sed tiu lukto ne devas, kiel ofte okazas, finigxi per batigxo kaj sango. Pro tio mi sciigas al vi: tiu, kiu uzos artifikon, estu eksteren jxetota. 1:A GASTO. Tio okazu. TIMOTEO. Bone.--Nun venu. (Ili ekprenas unu l' alian je la kolumo kaj luktas.) MICXJO. Ne cedu, Esko! 1:A GASTO. Montru al Timoteo, ke neniu estas sen egalulo! MICXJO. Junulo de nia vilagxo venkos. 2:A GASTO. Tute ne, sed nia vilagxulo, mi diras. ESKO. Ne premsufoku min! (Ili cxesas lukti.) MICXJO. Al diablo jena kolumlukto. Luktu cxirkauxprene. ESKO. Tion volus mi ankaux. TIMOTEO. Okazu laux via deziro. (Ili luktas cxirkauxprenintaj unu la alian.) MICXJO. Bone, Esko! 2:A GASTO. Timoteo, ne hontigu nian vilagxon! MICXJO. Esko, memoru, ke vi estas filo de majstro-botisto Tobio! 1:A GASTO. Egalfortuloj, egalfortuloj! KARRI. Junuloj, junuloj! Miaj planktraboj disigxas. Nu, ili disigxu! Kiu venkas? (Timoteo kusxigas Esko'n sub si.) MICXJO. Esko, kion mi devas vidi! (La luktantoj starigxas.) TIMOTEO. Mi estas Timoteo. 2:A GASTO. Brava junulo! TIMOTEO. Cxu vi vidis? Mi jxetis lin al la planko kvazaux cxifonon. ESKO. Jes, sinjoro direktoro! TIMOTEO. Sciu, ankaux en nia parohxo oni sin nutras ne nur per brasiko. ESKO. Jes, sinjoro direktoro! TIMOTEO. Du Esko'jn mi cxiam facile venkos. ESKO. Tute cert
PREV.   NEXT  
|<   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49  
50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   >>   >|  



Top keywords:

MICXJO

 
TIMOTEO
 

Timoteo

 

ankaux

 

kvazaux

 

direktoro

 

luktas

 

venkos

 
sinjoro
 

krurojn


fortecon

 

barelojn

 

eksteren

 

diablo

 

cxesas

 
jxetota
 

premsufoku

 

kolumlukto

 
cxirkauxprene
 

cxirkauxprenintaj


hontigu

 

deziro

 

vilagxulo

 

barelon

 
ekprenas
 

Montru

 

busxelojn

 

kolumo

 

vilagxo

 

egalulo


Junulo

 

majstro

 
planko
 
cxifonon
 

jxetis

 

starigxas

 

junulo

 

parohxo

 

facile

 

brasiko


nutras

 
luktantoj
 

Egalfortuloj

 

egalfortuloj

 

Junuloj

 

junuloj

 

botisto

 

memoru

 
planktraboj
 
kusxigas