FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55  
56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   >>   >|  
mia fiancxino, sed tiu cxi sxin turnis de mi. KARRI. Vi erarigxis. Greto nur sxercis. ESKO. Kaj vi ankaux kun mia patro, en Mezvoja drinkejo, kie vi tostis kaj manojn premis por sankcii la decidon, cxio tio cxi do estis nur sxerco? KARRI. Nura sxerco cxe la brandoglaso kaj mi supozis, ke via patro tion komprenis. ESKO. Li estas serioza viro egale kiel lia filo kaj ne sensencan sxercadon toleras same kiel mi, kaj, ke ni ne estas viaj ludiloj, tion oni montros al vi!--Mi vin legxe persekutos, Jakobo, kaj ankaux vian edzinon Greto. En la sama gxojo ankaux partoprenu Timoteo kaj lia patro, la fortega maljunulo, kiu tiel senhonte pugnofrapis min. Cxiuj kune, kaj pereiga proceso farigxos, de kiu vi ne liberigxos kvankam vian domon gxis la planktraboj vi perdus. Jes, nun vi trovigxas en kaptilo kaj la puno atendas vin; cxar la afero estas grava, gravega. Vi trovigxos en dilemo, amikoj miaj! KARRI. Via parolo sciigas, ke vi ankoraux konas nek legxon, nek reglementojn. ESKO. Suficxe mi ilin konas. Mi instruos vin, vi... Kia estas nomo de tiu vilagxo? KARRI. Gxia nomo estas Hatyla. ESKO. Bone, mi instruas vin, la hundidojn de Hatyla! KARRI. Se legxon vi konas, vi ankaux scias, kia puno atendas tiun, kiu cxe sia najbaro ian feston, kiel edzigxan, baptan aux funebran, klopodas konfuzi. Mi estas pacema viro kaj gxuste pro tio mi respektas legxon, kaj scias apelacii al gxi, se iu al miaj rajtoj sin altrudas.--Mi ne diras pli, mi nur avertas vin estigi malordon.--Venu, Jakobo! (Karri kaj Jakobo eliras.) ESKO. Sed mi diras kiel Mateo Koiranoja, farinte murdon: ni ne auxskultas al la minaca vocxo de legxo dum nia galo sxveligxas kaj la mielroso de l' vengxo en nia koro bolas. Tiel estas, gxi estas la persista pekradiko, kiu regas nin, mi tion konfesas; sed mi ne povas gxin regi kaj ecx tion ne tre klopodas; cxar mi ne estas kulpa pri la ekpeko de Adamo.--Vengxi mi volas tiun trompon, mi volas fari tie cxi ion senteblan, gxustan dispremon, kiu iomete malpezigos mian koron.--Kun la fiancxino mi volas ankoraux paroleti. (Proksimigxas al la dekstra pordo.) MICXJO. Unu vorton. Esko! ESKO. Ne ecx unu vorton, Micxjo! La skorpioj hodiaux regu.--Pripensu, kia tago, kia historio tiu cxi!--Mi ja festas mian propran edzigxon, sed ne estas fiancxo; mia fiancxino estas bela, similas floron sur la herbejo, tamen sxi ne estas mia fiancxino; sxi apartenas al la lignosxuisto. Ho, Micxjo, tiu penso min brulas.--Mi volas parol
PREV.   NEXT  
|<   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55  
56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   >>   >|  



Top keywords:

ankaux

 

fiancxino

 

Jakobo

 

legxon

 

Micxjo

 

vorton

 

atendas

 

ankoraux

 

Hatyla

 

sxerco


klopodas

 

vengxo

 

altrudas

 

konfesas

 

persista

 

mielroso

 

pekradiko

 

rajtoj

 
minaca
 

Koiranoja


murdon

 
farinte
 

avertas

 

auxskultas

 

estigi

 

malordon

 

eliras

 

sxveligxas

 

historio

 
festas

propran
 

edzigxon

 

Pripensu

 

skorpioj

 
hodiaux
 
fiancxo
 
lignosxuisto
 

brulas

 
apartenas
 

similas


floron

 

herbejo

 

trompon

 

Vengxi

 

ekpeko

 

senteblan

 

gxustan

 

dekstra

 

MICXJO

 

Proksimigxas