FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53  
54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>   >|  
faligis min; mi estus ja tion sentinta. Sed vi estas vulpo, tre ruza vulpo kaj vi tenas mian vojagxmonon; nu, nu, venos la tago de kalkulraporto, jes, Micxjo, gxi venos. Sed tie cxi mi devas klarigi unue alian aferon. (Sin turnante al Jakobo.) Jes, divenu pro kio mi trovigxas tie cxi? JAKOBO. Diveni estas nebezone, cxar vi ja mem jam rakontis pri tio. Vi ja alvenis por sciigxi cxe la auxguristo pri la sxtelisto de l' grafo, por gajni sepcent talerojn. ESKO. Estas indiferente pri la grafo kaj sxtelisto. Pro tio mi ne venis, la afero estis alia kaj pli grava. JAKOBO. Vi do estas mensogisto. ESKO. Ne fierigxu! Mi ne estas mensogisto, sed vi estas rabisto. Fiancxinon, preskaux ligitan fiancxinon, vi rabis de mi, Greton vi rabis de mi. JAKOBO. Sxi mem atestu, cxu mi sxin rabis. ESKO. Sxi eble mensogas egale kiel vi. JAKOBO. Se sxi mensogas, certe tiu rabo placxis al sxi. ESKO. Bone, vi kontrauxdiras vin mem. Auxdu, Micxjo Vilkastus, cxar mi alkrocxigxos al cxiu hoko kaj nodo, kiu sin prezentas en tiu afero.--Diru al mi kie logxas la vilagxa helpa jugxanto? JAKOBO. Ni ne bezonas helpan jugxanton. ESKO. Mi bezonas lin.--Diru bonvole, kie li logxas! Cxar sciu, proceso farigxos. La fermanon de l' registaro mi vokas pri helpo, kaj certe vi ne ridos, kiam surgenue vi rampos sur la planko en la jugxa sidejo, petante de mi pardonon. Tion mi instruos al vi, dancomajstro!--Cxu vi ne hontas forlogi honestan fiancxinon de alia, vi, bovido, lignocxevalo, gudrita piceradiko! Eble igus vi min sekigi mian mentonon, bovido! JAKOBO. Cxu mi bovido? ESKO. Bovido, bovido, bovego, senkorna rondkapa Blankmakulo, preta por marsxi al foiro de Anianpelto.--Kion vi respondas al tio? JAKOBO. Vi sercxas konflikton kaj mi emas cxiam gxin eviti, kaj infana mi estus, se min incitus la vortoj de viulo. ESKO. De kiulo? Diru! JAKOBO. De tia tetraido. ESKO. Atentu, Micxjo! Li nomas min tetraido. MICXJO. Viavice, nomu lin ree bovido. ESKO. (Hezite rigardante Micxjo'n. Al Jakobo). Estas indiferente kiel ajn vi min nomas. Mi estas viro, kiu restas je metio jam lernita. Mi ne bezonas pro manko de laboro ekruligxi en marcxoj kaj kampoj, kiel unu alia, kiun mi bone konas. Ni memoru la proverbon: Kvino da oficoj, sesobla la malsato.--Tion oni diras. Afero estas jena: Cxiu parohxo zorgu pri siaj almozuloj, ne farinte ilin sxargxo por alia parohxo. Tio estas jura kaj gxusta; cxar almozulo estas sekalvermo, kiu ne ekzistus, se
PREV.   NEXT  
|<   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53  
54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   >>   >|  



Top keywords:

JAKOBO

 

bovido

 

Micxjo

 

bezonas

 

sxtelisto

 

mensogisto

 

indiferente

 

logxas

 

mensogas

 

Jakobo


tetraido

 

parohxo

 

fiancxinon

 

infana

 

konflikton

 

incitus

 

vortoj

 

respondas

 
mentonon
 

sekigi


Bovido

 
bovego
 

senkorna

 

ekzistus

 

lignocxevalo

 

gudrita

 

piceradiko

 

rondkapa

 

Blankmakulo

 
Anianpelto

sercxas
 

dancomajstro

 

marsxi

 

honestan

 
forlogi
 
hontas
 
instruos
 

oficoj

 
sesobla
 

malsato


gxusta

 

almozulo

 

memoru

 

proverbon

 

almozuloj

 

farinte

 

rigardante

 

sxargxo

 

Hezite

 

MICXJO