FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56  
57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>   >|  
i kun sxi kelkajn vortojn. (Iras al la flankpordo.) Cxu la fiancxino estas trovebla? Venu bonvole tien cxi; mi havus ion por diri al vi. (Greto envenas.) Cxu vi konas min? GRETO. Vi ja estas Esko? ESKO. Jes, Esko, filo de majstro-botisto Tobio, honesta viro, nemokinda, kvankam kelkaj emas sxerci kun li, bedauxrinde. GRETO. Kion vi celas per tiu parolo? ESKO. Virino, vi trompis min kaj plenigis mian bruston per viperoj, lacertoj kaj ranoj, per cxiuspecaj bestoj, kiuj rampas aux plauxdas sur la tero. Mian florantan kampon vi sxangxis al kardujo, mian tritikan supon al mizera kacxo, kaj pro vi mi nun devas honti antaux la tuta mondo.--Sed krimon sekvas la puno, kaj via propra konscienco vin punos! Gxia fermaleo ne donu al vi noktan trankvilon. Kaj mi ja farigxos la inkubo, la nigra satano, kiu vin nokte premos kaj frapegos, ne, frapetadas, frapetadas tiel senbrue, nesciate de iu. Jes, knabino mia, tiu trompo vin ankoraux, kiam vi estos sendenta kaj kurbmentona maljunulino mordetu. Memoru miajn vortojn! GRETO. Mi havas nenion por fari kun vi, senhontulo! (Iras dekstren.) ESKO. Senhontulo! Sxi, kiu lauxlegxe devus esti mia fiancxino, min insultegas. (Renversas la mangxotablon.) MICXJO. Esko! Cxu vi frenezigxis? (Greto kaj unu el la virinoj venas el dekstre.) LA VIRINO. Ho, Dio! Jen cxio kusxas; jen la pizosupo kaj la viandajxoj. GRETO. Rapidu al la herbejo kaj alvoku la virojn! (La virino iras.) Li estu punota! ESKO. La violono de Timoteo! (Ekprenas la violonon kaj gxin frakasas kontraux la muro.) MICXJO. Trankviligxu, Esko! Vi ja sercxas vian malfelicxon. ESKO. La fenestroj ankaux splitigxu! (Ekprenas benkon per kiu li frakasas la fenestron.) Tiele! GRETO. Rapidu al helpo! Li pereigas nian tutan domon! ESKO. La dua fenestro ankaux. (Frakasas ankaux la duan fenestron.) MICXJO. Nun diablo nin prenas. Vidu! La tuta viraro alvenas! Tien cxi cxiuj kuras, kuregas.--Vi estas perdita! (Esko rapide metas cxapelon sur sian kapon kaj la dupartan sakon sur sian sxultron.) ESKO. Sekvu min, Micxjo! Nun mi ekiras! (Forkuras, kaj tuj poste vidigxas viroj cxemizmanikaj preterkuri la pordon de l' domo post li, kriante kaj bruante.) Akto tria. UNUA PARTO. (Strato en Hameenlinna. Ivaro postebria sidas sur pordsxtono.) IVARO. Kiu tago estas hodiaux? Mi kredas lundo, kaj morgaux Esko revenas kun sia edzino kaj kun mi oni atendas ebriajxojn por la bonveniga festeno, sed vane. Cxio estas ko
PREV.   NEXT  
|<   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56  
57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   >>   >|  



Top keywords:

ankaux

 

MICXJO

 

fenestron

 

frakasas

 

vortojn

 

Ekprenas

 
frapetadas
 

Rapidu

 

fiancxino

 

prenas


splitigxu
 

benkon

 

fenestro

 

Frakasas

 

diablo

 

pereigas

 

violono

 

herbejo

 
viandajxoj
 

alvoku


virojn

 
virino
 

pizosupo

 

kusxas

 

Trankviligxu

 
sercxas
 

malfelicxon

 
kontraux
 

punota

 

viraro


Timoteo

 

violonon

 

fenestroj

 

pordsxtono

 

hodiaux

 

postebria

 

Strato

 
Hameenlinna
 

kredas

 

festeno


bonveniga
 
ebriajxojn
 

atendas

 
revenas
 
morgaux
 
edzino
 

cxapelon

 

dupartan

 

VIRINO

 

sxultron