FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  
, kiu amas vian filinon; donu sxin al li, li meritas bonan edzinon. NIKO. Kion vi mem diras, Janjo mia? JANJO. Malkasxe mi volas respondi. Ho, vi ja estas mia propra patro, mia defendanto kaj protektanto. Ne plu mi ja bezonas timi la malamon de fremduloj! Miajn kordezirojn mi konfesos al vi.--Tiun viron mi jam de longe amis, tage kaj nokte li estis mia sola penso, kaj mia plej kara deziro estus edzinigxi kun li, sed obstine oni malebligis nian edzigxon. Ho, patro mia! mi multe suferis. NIKO. Tion mi kredas. Esprimo de via okulo estas de suferanta serafo. JANJO. Sed mi ne volas denunci, ne, mi ne volas. Cxio ja nun farigxis bona. ZEBEDEO. Certe la knabino multajn severajxojn spertis; sed la proverbo diras: "la haringeto ne difektigxas en la salo". NIKO. Jes, kantoro, mi vidas, ke sxi estas honesta knabino.--Prenu manon de via amiko; mi fiancxigas vin, mi ankaux. (Kriscxjo kaj Janjo manprenas unu la alian.) MARTO (aparte). Cxio do estas perdita. Malbeno, malbeno! Mi ne eltenas plu. NIKO. En la proksima dimancxo oni anoncu la trian fojon. KRISCXJO. Tiam ni ankaux festos nian edzigxon kaj akceptos la kvincent talerojn. Ili nun certe apartenas al ni, cxar Esko ne plu povas kun ni konkuri. Ecx se li tuj fiancxigxus, tri semajnoj devas pasi gxis lia edzigxo, sed al ni suficxas nur kvin tagoj. La venko estas nia! Sed kion tio cxi signifas komparate kun vi, knabino mia, kiun mi nun certe scias mia!--Malgraux cxio, la venko estas nia! ZEBEDEO. La sorto, la sentrompa sorto!--Verecon mi elparolas. Tiun orfan knabinon oni klopodis per multspecaj artifikoj malhelpi de sia rajto al legxa unuigxo, sed cxio sxangxigxis.--Vi, kiuj asertas neekziston de direktanta providenco, venu tien cxi, al korto de botisto Tobio, por vidi ekzemplon; gxi estas vin blindigonta kiel la blueta fulmo.--Potenca estas la maljusteco, sed pli potenca la justeco. Jen nia konsolo!--Sed kian miregindajxon oni alportas tien cxi? (La kromgastoj portante Micxjon, alvenas el dekstre.) ESKO. Estas ja vi, Micxjo? (Ili sidigas Micxjon teren.) 1:A KROMGASTO. Al vi, kantoro, ni venigis viron por esti bandagxata; li rompis sian piedon. ESKO. So, Micxjo! Nu, mi ne volas vin moketi, vi ricevis vian parton. TOBIO. Vi, Judaso! Sed vi ja estas mia falinta malamiko, pro tio tenu trankvile vian lokon. ZEBEDEO. Denove ekbrilo de l' glavo de la vengxangxelo. Cxielo, mi dankas vin, por ke vi punas; alie malgraveco, moko, ofendo kaj trompo paradus
PREV.   NEXT  
|<   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  



Top keywords:

knabino

 

ZEBEDEO

 

edzigxon

 

Micxjo

 

ankaux

 

kantoro

 
Micxjon
 

sxangxigxis

 

unuigxo

 

artifikoj


malhelpi
 

asertas

 

botisto

 

providenco

 

direktanta

 

neekziston

 

multspecaj

 

vengxangxelo

 
malgraveco
 

signifas


komparate

 
ofendo
 

paradus

 

trompo

 

Malgraux

 
elparolas
 

knabinon

 
klopodis
 

ekzemplon

 

Cxielo


dankas

 

sentrompa

 

Verecon

 

sidigas

 

parton

 

Judaso

 

malamiko

 
dekstre
 

falinta

 

ricevis


piedon
 
rompis
 

bandagxata

 
KROMGASTO
 
venigis
 
alvenas
 

maljusteco

 

potenca

 

justeco

 

Potenca