FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81  
82   83   >>  
in.) Starigxu, Andreo, kaj ni refarigxu amikoj.--Li ne plu spiras. Estas farita! Unu en cxerko, la alia en katenoj, tiel finigxis la edzigxovojagxo. Mortinta li estas! Estas farita! (Ivaro, Zakario kaj Niko alvenas veturante, sidantaj en la veturilo.) Venu kaj vidu mian grandan krimon! ZAKARIO. Haltu! (Ivaro haltigas cxevalon.) Kio okazis? ESKO. Venu kaj vidu fruktojn de kolero kaj peko! IVARO. Mia frato, Esko! Kia terurajxo? ESKO. Estas farita! ZAKARIO. Cxiuj lasu la veturilon! (Ili malsupreniras.) Ligu la Brunulon tie je la pino. (Ivaro dekstrenigas la cxevalon. Zakario kondukante Niko'n per sxnurego, ligita je la piedo, proksimigxas al Esko.) Esko, nevo mia, kion vi faris? ESKO. Bonan tagon! Mia farajxo estas tie. Jen kusxas la tajloro, kiel ofersxafo de mia kolero. Sed gxi estas kiel puno al mi. (Ivaro alvenas.) IVARO. Cxu vi mortigis tajloron? ESKO. Bonan tagon! Aux eble jam estas vespero.--Jes, Ivaro, vi estas pli juna, prenu ekzemplon de mi kaj neniam donu superforton al viaj pasioj. Mi viron mortigis, tio farigxis puno al mi. Sed ho, tajloro, kiu devis lasi sian vivon pro tio. (Zakario ion subparolas al Esko. Esko ekkuras, sed sin returnas post kvin ses pasxoj.) Ne, onklo, mi ne volas forkuri. La konsciencriprocxoj moderigxas pro la puno de l' registaro. Mi do ricevu la difinitan nombron sur mian dorson, cxar tion mi meritas. Kaj poste: marsxu tien, kie la nuboj kaj la tero intertusxigxas kaj oni veturas per boacoj. Tien, tien la sxtato forigas siajn krimulojn. La ebrieco malaperas el mia kapo kiel cindro en la vento. Nun mi estas tute malebria. (Andreo movigxas.) La tajloro ankoraux vivas! Amiko mia, Andreo! ANDREO. (Sidigxas peze ekgxemante.) Cxu mi ankoraux restas tie cxi? ESKO. Jes, amiko mia! Dank' al Dio, ke vi revivigxis! Mi petas de vi pardonon de mia tuta koro! ANDREO. Mi vizitis malproksimajn landojn, parolis fremdajn lingvojn kaj vidis multajn homojn.--Antaux kiel longe, Esko, vi kunpremis mian gorgxon? ESKO. Antaux apenaux tri minutoj. ANDREO. Diru almenaux tridek jaroj. ESKO. Ne pli ol tri minutoj, kredu min! ANDREO. Vera miraklo! ESKO. Starigxu, frato mia! (Helpas Andreo'n starigxi.) Kiel vi nun fartas? ANDREO. Mi estas sana kaj sobra. ESKO. Sana kaj sobra! Kia felicxo!--Sed mi estus perdita, se vi lauxlegxe persekutus min. ANDREO. Mi tion ne faros. ESKO. Kunpremi gorgxon de alia estas ja bestiale kaj mi devus esti severe punata. Jes, tion mi meritus
PREV.   NEXT  
|<   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81  
82   83   >>  



Top keywords:

ANDREO

 

Andreo

 

tajloro

 

Zakario

 

farita

 

gorgxon

 
minutoj
 

ankoraux

 

mortigis

 

Antaux


cxevalon
 

alvenas

 

ZAKARIO

 

Starigxu

 

kolero

 

Sidigxas

 

vizitis

 

spiras

 
ekgxemante
 

pardonon


restas

 
revivigxis
 

veturas

 

boacoj

 

sxtato

 
intertusxigxas
 

forigas

 
malproksimajn
 

malebria

 

cindro


krimulojn

 

ebrieco

 

malaperas

 

movigxas

 

felicxo

 

perdita

 

fartas

 
lauxlegxe
 

persekutus

 

severe


punata
 
meritus
 

bestiale

 
Kunpremi
 
starigxi
 
Helpas
 

kunpremis

 

amikoj

 

homojn

 

multajn