vi celas denove nian faman auxguriston?
ESKO. Gxuste vi divenis.
KARRI. Oni sxtelis de vi?
ESKO. Ne de ni, sed de unu fremdlanda grafo oni sxtelis en la urbo
Tampere multajn dekmilojn. Cxu la anonco ankoraux ne atingis vian
parohxon?
KARRI. Nun mi memoras; la afero estas ankaux jam cxe ni proklamita.
ESKO. Pro tio ni ekiris por sciigxi de l' auxguristo, kiu estas la
sxtelisto kaj kie oni lin trovus.
MICXJO. Mi havas krom tio ankaux aferojn kun miaj cxi-tieaj parencoj.
ESKO. Rekompencon de sepcent taleroj ricevos tiu, kiu kaptos la
kanajlon kaj lin transdonos al la tribunalo.
KARRI. Tiel ja estas promesite.
ESKO. Oni certigas, ke la grafo estas treege ricxa.
KARRI. Pro tio li volonte elspezos plue kelkajn centojn, se nur la
sxtelisto estos punita. Mi deziras al vi bonsxancon.--Sed la tablo
atendas nin. Cxiuj bonvole alpasxu. (Cxiuj sidigxas cxirkaux la
tablo.) Gastoj miaj, ne sxparu la regalajxojn, sed satigu vin gxis
via stomako farigxas ronda kaj sxvelanta kiel sako de pastro!
MICXJO. Tia sako estas bonega apogilo por laca kapo.
KARRI. Gxuste jes, Micxjo Vilkastus.
ESKO. Kusxigxu kaj la stomakon cxirkauxprenu, diras la proverbo. Nur
ne okazu al ni, kiel al Pauxlo Korppila cxe la edzigxofesto de
Peltola. Du tagojn antaux la festo li fastis, ecx ereton ne mangxis.
Venis la festvespero kaj li malsobrigxis tiel, ke fine starigxante,
li pene trenigxis al la herbejo, fosis kavon, tien lokis sian
stomakon kaj peze dormis la sekvantan nokton kaj tagon. Tiel faris
Pauxlo.
KARRI. Ni sekvu lian ekzemplon, sed anstataux dormo, danco malaltigu
la stomakon. Violono de Timoteo vin vigligu.
ESKO. Alproksimigxante la domon, jam je la drasxejmonteto ni auxdis
tonojn de violono kaj demandis unu la alian: Cxu estas festo cxe
Karri, cxar tie muziko tonas kaj gxojo sonas? Estis edzigxofesto kaj
gaja ludo.
KARRI. Timoteo estas unu el la plej lertaj violonistoj.
ESKO. Tia estas ankaux Josefo en nia vilagxo. Lia ludo auxdigxas
je interspaco de tuta kilometro, gxi penetras oston kaj medolon
kaj la homo sin kredas en gxojo de cxielo.
TIMOTEO. En gxojo de cxielo! Li do estas vera ludisto. Bedauxrinde,
ke vi ne venigis lin tien cxi, cxar li estas tiel mirinda muzikisto.
ESKO. Mi nesciis pri cxi-tiea edzigxofesto, plue ne estis mia devo
havigi ludiston.
TIMOTEO. Pri kio vi do parolas?
ESKO. Personan imposton ankaux mi elpagas.
TIMOTEO. Ne murmuru, cxar via kapo egalas formikejon.
1:A GASTO. Cxu
|