FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  
reneza, eble tio savos mian dorson. (Ruligas siajn okulojn.) TOBIO. Raportu pri la acxetajxoj, malfelicxulo egale kiel Esko. Dio gardu min por vi! IVARO (sxajnigante freneza). Cxiela spiralo peze malsuprenfalis el la nuboj kaj la piedo rompigxis. TOBIO. Kiu? IVARO. La cxiela spiralo. TOBIO. Kio? IVARO. Tiu cxi mondo renversigxis, kiel diris sankta Petro. TOBIO. Filo mia, ne klopodu nin trompi per jenaj artifikajxoj. IVARO. En mia kapo knaras rostitaj pizoj. ZEBEDEO. Kia fripono, kia kanajlo! ESKO. Eble estas vereco, cxar li nun tre suferas, kiel ankaux mi. IVARO. Suferon oni metu en sakon, sakon en porkejon, kaj egan sxtipon kontraux la pordon. Cxu vi ion auxdas el mia kapo? ESKO. Nenion. IVARO. Tie io auxdigxas. ESKO. Kio tie auxdigxas? IVARO. Nenio troa. ESKO. Ne tiel ruligu viajn okulojn. Via aspekto estas terura. IVARO. Kaj via estas rugxa, kiel turka fadeno.--"El rugxo glimas nigro", solvu tiun enigmon. ESKO. Lasu enigmojn. IVARO. Mi petegas: solvu al mi la enigmon: "El rugxo glimas nigro." ESKO. Estas la flamo, kiu glimigas la nigran bolpoton.--Sed, frato mia, respondu al mi: cxu efektive vi estas freneza? ZEBEDEO. Li freneza! Granda fripono li estas. TOBIO. Li estas egale sagxa kiel mi. IVARO (aparte). Sxajnas ke ecx tio ne helpas. TOBIO. Ho, kantoro, tiajn filojn mi posedas! Kiel punon mi ilin ricevis. ZEBEDEO. "Punu tie cxi, sxparu tie!" TOBIO. Jes, tion ni kantas, sed severa estas tiu puno.--De kio mi prenos, Ivaro, por vi la monon por la komisioj, kiun vi elspezis. Per kio mi kompensos vian monpunon, Esko? Vi, sentauxguloj! La vipon vi sentos tiel, ke nia dometo sxanceligxos.--Esko, per kio mi kompensos vian monpunon? ERIKO. Malpaco cxe edzigxofesto farigxas tre multekosta. ESKO. Rilate al la monpuno ne tre minacu, helpjugxanto, cxar mi ankoraux ne estas plenagxa, pro tio mi eble klarigos la aferon per bastonadeto en la antauxcxambro de jugxa kunsidejo, se mi volas. Sed tio estus honto.--Mi diras nur: ne tro fanfaronu pri la monpuno. ERIKO. Nu, klarigu la aferon kiel plej bone al vi sxajnas. Mi faris mian devon. ZEBEDEO. Hodiaux virto ricevis rekompencon kaj malvirto punon. Ho, tago de justeco! TOBIO. Kantoro, mi invitis vin por festi edzigxon de mia filo; sxajnas, ke neniu festo farigxas; mi tamen invitis vin. ZEBEDEO. Pro tio mi vin dankas! Sed mi kredas min esti gasto, por kies parolo kaj konduto vi ne bezonas honti. Mi parolas li
PREV.   NEXT  
|<   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  



Top keywords:

ZEBEDEO

 

freneza

 

glimas

 

auxdigxas

 

fripono

 

farigxas

 
monpuno
 

aferon

 

invitis

 

sxajnas


monpunon
 

ricevis

 

kompensos

 

enigmon

 

spiralo

 

okulojn

 

dometo

 

sxanceligxos

 
sentos
 

Malpaco


klarigos

 
minacu
 

helpjugxanto

 

ankoraux

 

plenagxa

 
Rilate
 

edzigxofesto

 
sentauxguloj
 

multekosta

 

rompigxis


severa

 

kantas

 

prenos

 

bastonadeto

 

elspezis

 

komisioj

 

antauxcxambro

 
edzigxon
 

justeco

 

Kantoro


malfelicxulo
 
dankas
 

konduto

 
bezonas
 
parolas
 
parolo
 

kredas

 

malvirto

 

rekompencon

 

malsuprenfalis