FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  
li logxas sur la libera, resonanta pinplatajxo.--Tie cxi estas fortega ehxo, sonigu gxin per via vocxo, kantoro! ZEBEDEO. Nun estas nek gxusta tempo, nek loko por psalmokanto. TOBIO. Nur kantkrieton, por ke ni auxdu la ehxon. ZEBEDEO. La la la laa! (Ehxo.) TOBIO. La la la laa! (Kantante.) Sed ni knaboj el Manttala ... Hih! (Jxetas sian cxapelon en la aeron. Marto alvenas el la domo kaj tauxzas lian hararon.) MARTO. Tuj silentu, falko!--Kion vi faros tie cxi ekstere? Kantoro, bonvolu eniri. (Iras en la domon.) TOBIO (reprenas sian cxapon). La grandsxirmila cxapo de Esko; li ricevis la mian pro la edzigxofesto. (Ektrinkas.) ZEBEDEO. Min tre surprizis tiu okazo, nome la tauxzo. TOBIO. Tiun cxi antauxtufon sxi iom ektauxzis, sed mi pardonas al sxi, cxar sxi estas tre ekcitema kaj ekkolerema kauxze de la festo. Sxi egalas fulmon. Cxu vi atentis la rapidecon de sxia ago? Kiel sago sxi ekaperis, kiel sago post unu sekundo ree estis en la domo kaj dume havis tempon tauxzi min. ZEBEDEO. Sceptro cxe virino estas malgxojiga signo; gxi antauxsciigas ruinon de l' nacioj. Kiam en Romo la granda potenco klinigxis al sia falo, la prostituinoj, virinacxoj kaj kromvirinoj regis, kaj la viro tremis antaux la virino. Kia honto! Cxie volupto kaj amuzo.--Tobio! Mi estimas virinon, sed diras, ke fino de l' mondo, bankroto, kaj eterna konfuzo nin proksimigxas, kiam sxi sin vestas per pantalono kaj nin komencas bati, vangfrapi kaj--(signife rigardante Tobio'n) nin tauxzi. TOBIO. Gxuste pripensate, vere Marto agis senhonte. Diablo! Mi kolerigxas. Tauxzi min! Ho, ciganino! Nu, nu, certe mi vin punos, kiam preterpasis via malbona humoro. Nun estas plej prudente silenti.--Sed bonvolu eniri, kantoro, bonvolu eniri! (Malfermas la pordon al Zebedeo, kiu eniras.) Mi sekvos vin tuj. (Reiras, prenas ektrinkon kaj macxas sukerpecon poste. Marto venas.) Mi okuladas kaj okuladas lauxlonge la vojon, atendante la gastojn kiel sunlevigxon. MARTO. Vane sxajnas ilin atendi. TOBIO. Hodiaux vespere ili devas reveni laux la interkonsento. MARTO. Ili povas reveni hodiaux aux morgaux aux kiam ajn; sed pensu, se ili revenus sen fiancxino! TOBIO. Sen fiancxino? MARTO. La opinio de junulino aux sxia edukanto eble sxangxigxis. TOBIO. Neeble! La afero estis decidita per bravega manpremo. MARTO. Tamen tute ne maleble. Sed, se tiel okazus, Janjo ja estus multe pli proksima al la heredajxo ol Esko, nia filo; nur la tria proklamo manka
PREV.   NEXT  
|<   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  



Top keywords:

ZEBEDEO

 

bonvolu

 

virino

 

fiancxino

 

kantoro

 

reveni

 
tauxzi
 

okuladas

 

Malfermas

 

silenti


Reiras
 

Zebedeo

 

malbona

 

preterpasis

 

prenas

 

pordon

 

eniras

 

prudente

 
sekvos
 

humoro


rigardante

 
Gxuste
 

pripensate

 

signife

 

vangfrapi

 
vestas
 

pantalono

 
komencas
 

senhonte

 

konfuzo


eterna

 

bankroto

 

ciganino

 

proksimigxas

 

Diablo

 

kolerigxas

 

ektrinkon

 
Tauxzi
 

vespere

 

maleble


okazus
 
manpremo
 

bravega

 
sxangxigxis
 
Neeble
 
decidita
 

proklamo

 

proksima

 

heredajxo

 

edukanto