FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76  
77   78   79   80   81   82   83   >>  
ago miajn lipojn ne malsekigis ia maldolcxajxo. MICXJO. Sed hodiaux ili malsekigxu! ESKO. Cxu mi drinkus? Ne!--Kredu min, Micxjo Vilkastus, mi apenaux scias la guston de l' brando. MICXJO. Gustumu nun, por ke vi sciu! Ektrinku, Esko, el tiu klara botelo. ESKO. Mi malamas la brandbotelon de mia tuta koro kaj animo. MICXJO. Tio okazas, cxar vi ne pli bone konas gxian internan naturon. ESKO. Nakkinen, mia maljuna onklo, cxesante drinkadon, terure malbenis brandon. Li nomis gxin veneno el la puto de profundo. MICXJO. Estu certa, kiam li denove komencos drinki, li nomos gxin mielguto el la monto de l' alteco. ESKO. Jes, li gxin malbenis kaj la brandbotelon li nomis korno de l' diablo. MICXJO. Estu senzorga, kiam li denove komencos drinki, li nomos gxin korno de l' felicxego. ESKO. Vi parolacxas, Micxjo. La brando ne bezonas defendanton. MICXJO. Tute vere, kiel neniu bona kaj honesta afero. ESKO. Malbenata afero, la branda afero. Oni pretendas, ke iu kuracisto eltrovis la branddistiladon. Se tiu kuracisto trovigxus tie cxi, tuj mi lin pendigus. MICXJO. Kaj mi anstatauxus lin en la pendigilo, se mi nur sentus iom da kapturno de l' brando, kiu kuragxigas homon ecx je la plej granda dangxero; kantante ni gxin renkontas. Vi tian kuragxon bezonas alpasxante al via terura patrino, pro tio, trinku! ESKO. Cxu gxi helpus? MICXJO. Sendube.--Trinku! ESKO. Mi ne trinkos. MICXJO. Tiam ni disigxas, mi ne akompanas vin plu. Adiaux! (Intencas foriri.) ESKO. Haltu, Micxjo, haltu! Sen akompananto mi ne iros hejmen. MICXJO. Cxu vi volas trinki? ESKO. Donu la botelon! Estu la lasta, kiel la unua fojo. (Trinkas.) MICXJO (aparte). Bone! ESKO. Cxu vi vidis, ke mi trinkis? MICXJO. Ankoraux glutu ektrinkon, cxar gxi estas la unua kaj lasta fojo. (Esko trinkas. Aparte.) Nu, bone! Nun la konflikteto kaj poste disigxo. ESKO. Cxu mi ne trinkis? MICXJO. Jes, kaj tre tio estis utila, nun vi kuragxe akceptos bastonadon de via patrino, cxar estu certa, bastonegadon vi ricevos. ESKO. Micxjo Vilkastus ne estas profeto. MICXJO. Kvankam ne profeto, mi povas antauxdiri kio vin hodiaux atendas. Sed estu trankvila, via kapo nun estas preparita, okazu kio ajn. ESKO. Vi do kredas, ke mi nepre estos bastonata vespere, cxu jes? MICXJO. Mi kredas kaj fidas. ESKO. Kaj vi gxojas kaj estas gaja! MICXJO. Cxu svatisto gxojus je bastonado de fiancxo? ESKO. Pro kio vi do tiel parolas? MICXJO. Mi ba
PREV.   NEXT  
|<   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76  
77   78   79   80   81   82   83   >>  



Top keywords:

MICXJO

 

Micxjo

 

brando

 

denove

 

malbenis

 

profeto

 
patrino
 

komencos

 

bezonas

 

drinki


kuracisto
 

trinkis

 

hodiaux

 

kredas

 

brandbotelon

 

Vilkastus

 

foriri

 

Intencas

 
gxojus
 

trinki


botelon

 
svatisto
 

akompananto

 

hejmen

 

fiancxo

 
terura
 

parolas

 
alpasxante
 

trinku

 

bastonado


disigxas

 

akompanas

 

gxojas

 

trinkos

 

helpus

 

Sendube

 

Trinku

 
Adiaux
 

aparte

 

disigxo


trankvila
 
kuragxon
 

konflikteto

 
ricevos
 
antauxdiri
 
Kvankam
 

bastonegadon

 

atendas

 

kuragxe

 

akceptos