FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   >>   >|  
j almezurus diverskoloran jakon al la knabo kaj min tanus suficxe tiel, ke, se vi min post tiu bastonado vidus, certe min kredus esti de cigano acxetita cxevalo. Tia maljunulo li estas. Pro tio mi avertas vin ne sciigi al li, ke mi estis ludanta cxi tie. Se li renkontus iun el vi kaj demandus: "Kiu estis ludisto?" Vi respondu, ke vi ne konis lin, aux ke estis Mateo Viluksela, aux Eriko Viuvala. Sed atentu por ne kontrauxdiri vin mem.--Tia estis la afero, kiun mi volis sciigi al vi. KARRI. Trankviligxu, Timoteo, kaj ellasu ree el via violono gajan polkon! TIMOTEO. Mi ne sxparos mian arcxon. (Ludas.) UNU EL LA VIRINOJ. Mastro, la kuiristino deziras pretigi tablon por la vespermangxo. KARRI. Okazu laux sxia deziro. Ni do vespermangxu unue kaj poste dancu. (Timoteo cxesas ludi.) Pretigu la mangxotablon. (Oni pretigas la tablon.) Sed kiujn gastojn mi vidis en la vestiblo? Invitu ilin enveni! (Unu el la virinoj eliras.) Neniu preteriru la domon de edzigxofesto ne malsekiginte sian gorgxon; tia estas malnova kutimo. (Micxjo kaj Esko envenas.) Ha, niaj printempaj logxejkamaradoj! Envenu, envenu bonvole! ESKO. Gxojigxu, la festodomo! KARRI. Estu bonvenantaj! MICXJO. Pardonu al ni! ESKO. Ni ne volas interrompi vian feston, ni nesciis, ke vi edzigxfestis. KARRI. Neniu kauxzo por pardonpeto de vi, nek por malpaco al ni. Estu bonvenantaj, bonvolu sidigxi kaj partopreni en nia gxojo!--Knabinoj, alportu bieron al la gastoj!--Ni festas edzigxon de Greto, mia edukatino, kaj de lignosxuisto Jakobo. ESKO. Gxoju, la festodomo!--Ne kredu, mastro, ke ni venis por kromgasti, tute ne, ni venis pro aliaj pli gravaj aferoj. KARRI. Tion mi bone scias. Sed mi invitas vin al la festo kaj nun vi estas egale indaj gastoj, kiel la aliaj. MICXJO. Ni dankas vin. ESKO. Ni estas tre dankemaj por la honoro. (Oni alportas bieron.) KARRI. Forlasu la dankojn kaj malpezigu la trinkujon. ESKO (kasxe rigardante Greto'n. Aparte). Sxi estas bela, kiel rozo kaj floro. Kaj kapvestita per orkrono! Mi sentas cxagreneton en la koro. Oni min trompetis. Tamen mi ne montru malbonhumoron nek diru ecx vorton pri la afero, se ili ne kolerigos min iamaniere. (Prenante trinkujon de Micxjo.) Sed ilia konduto ne antauxdiras malbonon. Ili ja ecx invitis nin al la festo. Mi silentu kiel perko sur la sxtono. (Trinkas.) KARRI. Cxu vi permesas min demandi, kiuj aferoj kauxzis vian vojagxon? ESKO. Ni havas aferojn diversspecajn. KARRI. Eble
PREV.   NEXT  
|<   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44  
45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   68   69   >>   >|  



Top keywords:

gastoj

 

bieron

 

Timoteo

 

aferoj

 

tablon

 

trinkujon

 
MICXJO
 

Micxjo

 

festodomo

 

sciigi


bonvenantaj
 

edzigxfestis

 

feston

 

nesciis

 

gravaj

 

Pardonu

 

interrompi

 

kromgasti

 
invitas
 

mastro


edzigxon

 
partopreni
 

sidigxi

 

festas

 

alportu

 
edukatino
 

lignosxuisto

 
Knabinoj
 

pardonpeto

 

malpaco


bonvolu

 

Jakobo

 

kauxzo

 

Aparte

 

malbonon

 

invitis

 

silentu

 
antauxdiras
 

konduto

 

kolerigos


iamaniere
 
Prenante
 

vojagxon

 
aferojn
 
diversspecajn
 
kauxzis
 

Trinkas

 

sxtono

 

permesas

 

demandi