gojn post la edzigxofesto la pakveturiloj, laux
interkonsento, alvenos tien cxi.--Hodiaux Esko kaj Micxjo ekiros,
morgaux ili alvenos al hejmo de la fiancxino tiel frue, ke ili
ankoraux havos tempon prizorgi la edzigxproklamon por proksima
dimancxo, kiam la unua proklamo okazos.[2] La intertempon gxis la
sankcio Micxjo pasigos cxe tieaj parencoj kaj Esko en hejmo de la
fiancxino botlaborante. Mi supozas, ke tiu tempo farigxos al li
plezurega.
ZEBEDEO. Plezurega la tempo farigxis por Jakobo dum atendo al la
junulino Rahxelo. Pardonu min, botisto! Mi kutimas cxiam rekte eldiri
miajn pensojn, ecx kvankam ili malplacxus al la auxskultanto.--Mi
scias, ke ia stranga testamento devigas vian filon, Esko, kaj vian
zorgatinon, Janjo, edzigxi kiel eble plej baldaux, cxar, kiu tion
unue faros, estas heredonta kvincent talerojn. Sxajnas al mi, ke via
filo farigxos la felicxulo; sed atentu, Tobio! Esko estas viro, li
havas patron kaj patrinon, hejmon kaj metion, lia estonteco do ja
estas certa. Janjo, male, estas orfino kaj malricxa; al sxi estas
"marcxo tie, koto cxi tie, seka nenie". Kaj atentu plue: sxi estas
pliagxa ol Esko. Mi ne diras pli. Vi komprenas?
TOBIO. Mi komprenas vin. Sed cxiuj en la mondo al si mem petas
la cxiutagan panon. Estas devigo; ni logxas sur la erikejo, sur la
seka erikejo kun aleno en la mano. Nuntempe ekzistas botistoj cxie
kiel grizaj katoj, emaj elsxiri la okulojn unu de la alia. La terura
malsato certe nin minacus, se mi ne posedus terpomkampeton kaj du
malgrandajn herbejacxojn apud la marcxo, kiuj ebligas nutri bovinon.
Sed estas peniga laboro inter arbetoj kaj sxtipoj. Fine mi do ricevas
laktoguton en mian kuveton kaj iafoje ecx butereron sur mian
panpecon. Jes, bona kantoro, la malricxulo devas klopodi per ungoj
kaj dentoj por gajni sian porvivon.
ZEBEDEO. Certe la malricxeco ne estas honto nek krimo, sed tamen
peza sxargxo, kaj la ricxulo estu dankema. Pro tio, botisto, mi
kuragxas diri al vi kelkajn vortojn, kuragxas vin riprocxi pro via
maldankemeco al Li, de kiu cxio bona venas. Vi estas pli bonhava ol
kontrauxe; la pano neniam mankis al vi, vi posedas cxevalon kaj
bovinon kaj mi scias, ke cxiam auxtune vi bovidon kaj porkidon
bucxas; tamen vi nomas vin malricxa.
TOBIO. Hi hi hi! Vi estas prava; verdire neniam mankis la pano kaj
cxiam kelkaj argxentmoneroj tintas en fundo de mia sako. Pro tio
dank' al Dio!
ZEBEDEO. Do, estante bonhavulo, vi povas cedi tiun heredajxon al
malricxulino
|