la vivfadeno rompigxas. Tio estas vero,
kiun mi observas en la naturo kaj trovas konfirmata en la libroj.
Tion memoradu kaj malpli ofte fleksu la brakon.
TOBIO. Certe estus bone vivi laux la Vorto. Sed cxu tio okazas? La
homo estas surdema, obstinema kaj malsagxa, cxar li ne komprenas kio
utilas al li. Jes, kantoro; la malsagxeco de la homaro estas granda
kaj cxiekonata en la mondo. Pro tio ni devas atenti al la
ekzemploj.--Nun, jen estas Esko kaj Micxjo. (Esko kaj Micxjo
envenas.)
ZEBEDEO. Ili ne longe devos atendi. (Sidigxas kaj ekskribas.)
TOBIO. Nu, Micxjo! Du bravaj junuloj ekiras edzigxi.
MICXJO. Senprokraste ni devas ekiri.
TOBIO. Tuj, Micxjo, tuj. Du bravaj junuloj, kiujn ecx renkontanta
malsata rabistaro ne timigus.
ESKO. Mi neniam timas, pacxjo.
TOBIO. Tion mi scias. Sed mi volas vin atentigi pri io. Antaux
nelonge, kiel vi scias, oni proklamis en la pregxejo pri granda
sxtelisto, kiu sxtelis de fremdlanda grafo multajn milojn; pripensu,
se vi okaze lin renkontus sur la vojo, lin malliberigus kaj ricevus
rekompencon. Kioma sumo estas promesata al kaptinto de tiu terurulo?
MICXJO. Sepcent taleroj.
TOBIO. Sepcent taleroj! Mi diras al vi ambaux: akre rigardu cxiun,
kiun vi renkontas. Memoru ankaux lian eksterajxon: mallonga hararo,
pintbarbeto kaj nigra makulo proksime de la maldekstra naztruo, laux
la anonco. Vizitu ankaux la sagxulon, logxantan en la sama vilagxo
kiel la fiancxino de Esko. Kaj se vi renkontus tiun sxteliston--kio
estus bonsxanco--certe vi povus lin ekkapti, vi ambaux.
ESKO. Tuj mi sxnurligus lin kaj facile vindus kvazaux infanon. Aux
cxu vi kredas min timi unu viron? Micxjo, palpu tiun brakon, palpu
tiun femuron, palpu tiun genuon!
MICXJO (palpas laux admono de Esko). Ja--ah!
ESKO. Ja--ah, Micxjo! Sur tiu genuo, tute nuda, mi martelfrapas la
ledon. Cxu vi kredas?
MICXJO. Mi kredas, ke vi estas fortulo.
TOBIO. Fortega, fortega kanajlo li estas, mi tion scias.
ESKO. Rigardu tiujn vangojn; sciu, Micxjo, tiu gorgxo ankoraux ne
sentis guton da brando, neniam mi aperis en drinkejo, nek
noktovagadis por frapi la pordojn de subtegmentaj dormejoj, kiel
multaj aliaj faris; sed tiuj ja apartenas al la brutaro, kiuj
fine estos lokataj maldekstre, ili apartenas al la kapraro.
TOBIO. Mi garantias, ke vi estas prava, Esko.
MICXJO. Se mi ne eraras, Esko, vi antaux nelonge ankoraux kredis, ke
la infanojn oni trovas sub planko de vaporbanejo.
ESKO. Gxuste tion mi kredis.
|