FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>   >|  
, tion vi devas fari kaj ne gxin proprigi al vi mem per maljusto. TOBIO. Tio koncernas al Marto. En kelkaj aferoj mi permesas sxin agi laux sxia propra volo kaj jen estas unu el ili. Kaj tial mi ne kontrauxdiras nek malhelpas. ZEBEDEO. Laux legxo vi, kaj ne via edzino, estas kuratoro de Janjo. TOBIO. Cxio dependas de Marto kaj mi devas obei sxin; nenio helpas. Aliparte, kiu povas min kulpigi pri malrajta proprigo de la heredajxo? Mi rajtigas mian filon edzigxi, cxar li tion humile petas, kaj se li edzigxas antaux ol Janjo, li ricevos la heredajxon, tiel klare diras la testamento. Mi ankoraux vin foje demandas, cxu tio estas malpraveco? ZEBEDEO. Nu, ne, se vi nur ne senkauxze malhelpas vian zorgatinon edzinigxi pli frue ol via filo. Pardonu min! mi estas auxdinta, ke la forgxisto Kriscxjo amas la junulinon kaj sxi amas lin, sed vi de cxiuj fortoj malhelpas ilian unuigxon. TOBIO. Estas vere; mi kontrauxstaras la aferon por la bono de Janjo mem. La forgxisto estas nesincera viro, granda ruzulo kaj plena de intrigoj. Certe tre mizera sorto atendas junulinon, kiun li tromplogos edzinigxi kun si. Kredu min, bona kantoro, li estas la plej granda kanajlo en nia parohxo. Jen kelkaj el liaj petolajxoj: Vi, kantoro, ekzemple sidas en la forgxejo, li prezentas al vi pipon, vi fumas momenton, subite vi auxdas pafbruon antaux la nazo, kaj vi trovigxas meze de pulvofumo, kaj estu gxoja, se nur kun doloretanta vizagxo kaj bruligitaj brovoj vi foriras de tie. Cxu vi scias kion li faris al Manjo Mahlamaki, kiu iom raportacxis pri li cxe la eklezia ekzameno de legoscio? Li jxetis en brutarejon de kompatinda Manjo saketon entenantan salon, malton, latunan ringon kaj tri cxevaldentojn. Li mem bone sciis, ke tiaj objektoj nenion efikas, sed li ankaux sciis la supersticxemon de Manjo. Kaj kion faris Manjo? Kvazaux sago sxi flugis al la pastrejo kun la sorcxsaketo en la mano. Ho, kiel la preposto Kriscxjon riprocxis. Tia estas la viro. ZEBEDEO. Seriozeco kaj vereco estas kolonoj de l' vivo kaj mi malamas malseriozajn intrigojn, tamen pro tio oni ne devas jugxi la homon malinda. TOBIO. Sed mi bone konas lin kaj ne permesas mian zorgatinon edzinigxi kun li antaux ol min legxo devigas, kaj tiam la junulino kulpigu sin mem, cxar mi faris mian eblon. Kaj dum la afero de Janjo tiel implikigxas, okazas, ke mia filo fervore kaj nekontrauxstareble volas edzigxi kaj mi ne povas lin deteni de la honorinda etato. ZEBEDEO. Certe vi povas
PREV.   NEXT  
|<   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35  
36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   >>   >|  



Top keywords:

ZEBEDEO

 

malhelpas

 

edzinigxi

 

antaux

 

granda

 

kelkaj

 

edzigxi

 

forgxisto

 

zorgatinon

 

junulinon


permesas

 

kantoro

 

entenantan

 

saketon

 

latunan

 

kompatinda

 

momenton

 

subite

 
malton
 

trovigxas


pulvofumo

 
deteni
 

auxdas

 

brutarejon

 

pafbruon

 

legoscio

 

brovoj

 

honorinda

 

bruligitaj

 
foriras

Mahlamaki
 

eklezia

 

ekzameno

 

doloretanta

 
raportacxis
 
vizagxo
 
jxetis
 

objektoj

 
malseriozajn
 

malamas


intrigojn

 

implikigxas

 

Seriozeco

 

vereco

 

kolonoj

 

devigas

 

kulpigu

 

malinda

 

okazas

 

ankaux