FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>   >|  
aj manoj.) ZEBEDEO. Kia aroganteco, kia senhonteco! TOBIO. Ha fusxulo, kanajlo, acxulo! Kiel vi vin kondutas? Stultulo! ESKO. Se vi ne estus mia patro, mi batus vin, frapus sur vian busxon; sed cxar vi estas mia patro, tio estas nefarata. ZEBEDEO. Ega malhumileco! TOBIO. Esko, mi diras al vi: gardu vin por ke mi ne donu al vi fiancxfestan regalon, jes, tion mi diras. ESKO. Festan regalon!--Mia kolero iom post iom boligxas. (Ekprenas segxon kaj gxin jxetas kontraux la plankon.) Cxi tiu viro estas nehumiligebla. (Eliras el la cxambro.) TOBIO. Pro Kristo, tia knabo! ZEBEDEO. Senhonta kaj obstina knabego. TOBIO. Kian penon la infanoj kauxzas! Nekredeble al cxiu, kiu ilin ne posedas. Danku Dion, kantoro, cxar vi restis frauxlo. ZEBEDEO. Vi estas prava koncerne al mi, nome rilate al tiu vidpunkto, ke mi estus severa patro, tre severa. TOBIO. Severa patro oni ankaux nomas min. Sed cxu severeco cxiam helpas? Estas naturo, kiu altiras la pegidon al la arbo. Kaj inter la arboj en la arbaro, kvankam stilo de sama sagxa mano, tamen unuj estas rektaj, aliaj kurbaj. ZEBEDEO. Multe dependas tamen ankaux de tio, cxu dum la kreskado oni permesas kurbigxon al la plantido. TOBIO. Gxuste kaj sagxe parolite. Jes, kantoro, estas kiel mi diras. Nin gepatrojn seninfanaj homoj devus kore kompati kaj honori. Sed kiu pensas pri tio? (Esko envenas.) Cxu vi plue vidigxas, mallertulo? ESKO (aparte). Mi volus dauxrigi mian koleron; sed la situacio estas grava. MICXJO (aparte al Esko). Repacigxu Esko! ESKO. Mi ja klopodas bridi mian humoron. (Al Tobio.) Pardonu al mi, patro! TOBIO. Cxu vi tutkore petas pardonon? ESKO. Jes, tutkore mi tion petas. TOBIO. Nu, mi ne estas ema konservi ion "cxe la denta kavajxo" kaj min konduti kvazaux kolerega bovo. Petu ankaux pardonon de la kantoro. ESKO. Pardonu min, kantoro, ne kasxu ion en la denta kavajxo kaj ne vin kondutu kvazaux kolerega bovo! Tio ne konvenas en la mondo. Konkordo kaj amikeco estas plej decaj. (Kun ekgxema vocxo.) He, jes! TOBIO. Auxdu, kiel li scias paroli. Kion vi, kantoro, nun diras pri li? ZEBEDEO. Mi ne malamas lin, tute ne, sed mia opinio pri lia karaktero estas nesxangxebla. TOBIO. Jes, jes. Sed la jxusa murmuro nun estu forgesata, ne ecx unu vorton plu pri pasintaj aferoj, ni cxiuj estu ree bonaj kamaradoj. Cetere, pro kio patro kaj filo disigxu malamike unu de l' alia. Kaj disigxmomento ja cxi tiu estas. Esko lasas sian patron kaj pa
PREV.   NEXT  
|<   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39  
40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   >>   >|  



Top keywords:

ZEBEDEO

 

kantoro

 

ankaux

 

Pardonu

 

kvazaux

 

tutkore

 
kavajxo
 

kolerega

 

severa

 

pardonon


aparte
 

regalon

 

honori

 

kompati

 

pensas

 

konduti

 

seninfanaj

 

konservi

 
vidigxas
 

dauxrigi


klopodas

 
Repacigxu
 

MICXJO

 

koleron

 

humoron

 
situacio
 

mallertulo

 
envenas
 

Konkordo

 

kamaradoj


Cetere

 

aferoj

 

forgesata

 

vorton

 

pasintaj

 

patron

 

disigxmomento

 
disigxu
 

malamike

 

murmuro


amikeco
 
ekgxema
 

gepatrojn

 
kondutu
 
konvenas
 
opinio
 

karaktero

 

nesxangxebla

 

malamas

 

paroli