FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>   >|  
trinon por firmkunigxi kun sia edzino. Pri unu afero mi volas vin demandi en cxeesto de atestantoj. Kion vi opiniis pri Janjo antaux ol Greto aperis? ESKO. Mi estus edzigxinta kun sxi; sed sxi nur mokis min, nomis min strigo. TOBIO. Mi scias, ke multaj sxerculoj emas vin nomi naivega kaj malsagxa; sed tio estas pro via vivmaniero, kiu incitetas ilin, cxar gxi cxiam estis cxasta kaj neriprocxinda. Sed vi posedas sanan prudenton, tion mi garantias.--Ekzamenu lin, kantoro, provu konfuzigi lin per implikaj demandoj; faru tion en nia cxeesto! ZEBEDEO. Pri kio mi demandu lin? TOBIO. Ekzemple pri edzigxofesto kaj gxia celo. ZEBEDEO. Respondu al mi, junulo! Kio estas la celo de edzigxofesto? ESKO. Gxi havas plurajn celojn. ZEBEDEO. Gxia cxefcelo? MICXJO (aparte al Esko). Ke edzo igxu kapo de sia edzino. ESKO. Ke edzo igxu kapo de sia edzino. ZEBEDEO. Sed gxia cxiela, gxia solena celo? MICXJO (aparte al Esko). Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj. ESKO. Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj. ZEBEDEO. Junulo, pripensu viajn vortojn! TOBIO. Esko! ESKO (aparte kaj dubante rigardante Micxjo'n). Aux li mensogetis al mi, aux li estas malsagxulo. (Malproksimigxas iomete de li.) TOBIO. Demandu lin pri kreo de l' mondo, pri Abrahamo kaj Isako. ZEBEDEO. Mi demandas vin: el kio estas la mondo kreita? ESKO. Gxi estas, laux diro de almozuloprizorgato de Hannus, kreita el argilpeceto kaj el nenio. ZEBEDEO. Sed el kio do estas la argilpeceto kreita? ESKO. Nu, nu, ne tiel enprofundigxu!--Plue, tion neniu scias, ecx kvankam li estus tiel instruita kiel episkopoj kaj libropresistoj. Estas supernatura afero kaj la homo estas blinda, Dio helpu nin! TOBIO. Blinda, blinda! (Marto envenas el maldekstre, en la mano sxi portas dupartigitan sakon, kies ambaux partoj estas plenigitaj.) Jen via porvojagxa nutrajxo, junuloj; kaj nun ekiru! ESKO. Mi portas la sakon. (Ekprenas sakon de Marto kaj gxin metas sur la sxultron.) MARTO. Jen al vi dekdu taleroj por vojagxaj kaj edzigxfestaj elspezoj. (Al Esko.) Sed vi malspritulo, cxu vi kapablus kalkuli monon? TOBIO. Mankas al li sperto. Micxjo zorgu pri la mono. ESKO. Micxjo prenu la monon, mi portas la sakon. MARTO. Jen Micxjo! Atentu, ke vi estu sxparemaj. (Donas monon al Micxjo.) MICXJO. Nur al necesegaj bezonoj gxi estu uzota. (Ivaro envenas.) ESKO (aparte). Tie Ivaro revenas de noktovagado. MARTO (ekprenas vipon, kiu pendas sur la muro). S
PREV.   NEXT  
|<   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40  
41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   >>   >|  



Top keywords:

ZEBEDEO

 

Micxjo

 

aparte

 

edzino

 

portas

 

MICXJO

 

kreita

 

edzigxofesto

 

argilpeceto

 

blinda


envenas

 

muziko

 

pajlogarboj

 

brulantaj

 

cxeesto

 

dupartigitan

 

maldekstre

 

Blinda

 
demandi
 

porvojagxa


plenigitaj

 
pendas
 

ambaux

 

partoj

 

kvankam

 

enprofundigxu

 

instruita

 

atestantoj

 

supernatura

 
episkopoj

libropresistoj
 

nutrajxo

 

junuloj

 

sperto

 
Mankas
 
firmkunigxi
 
kapablus
 

kalkuli

 
Atentu
 

trinon


necesegaj

 

bezonoj

 

sxparemaj

 

malspritulo

 

noktovagado

 

Ekprenas

 

ekprenas

 

sxultron

 

edzigxfestaj

 

elspezoj