FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   >>   >|  
lin deteni, se vi volas, gxis li atingos sian 21:an jaron. TOBIO. Tio estas afero de Marto kaj mi devas submetigxi vole-ne-vole. Cetere oni ne povas nin riprocxi pro tio, ke ni per permesata maniero profitas al ni. Nun, Janjo kulpigu sin mem pro tio, ke sxi rifuzis farigxi nia bofilino, spite deziro de Esko, Marto kaj mi. Eble ilian edzigxon ankaux la kaporalo celis per sia testamento. Li estis stranga viro, melankolia kaj ofte kolerema, skribis versojn kaj cxiam asertis sin la plej malfelicxa en la mondo. Sed li tre amis Esko'n kaj Janjo'n, kiuj tiam estis nurcxemizaj infanetoj. Li admiris la rondajn, seriozajn okulojn kaj blankan haregon de Esko, li enamigxis en la milda kaj sagxa rigardo de Janjo kaj versis pri gxi. Li iomete vizitis lernejon en sia juneco.--Nu, kio okazis? Kelkajn semajnojn antaux sia morto li decidis, ke ambaux infanoj estu liaj heredantoj, sed laux stranga kondicxo. "Tiu el ili"--li difinis--"kiu unue edzigxas, heredu kvincent talerojn". Kredeble tiu kondicxo estis sxerco, cxar li cxiam emis surprizi aliajn. Jes, tiel faris la kaporalo. Kio nun pli konvenus ol edzigxo de tiuj ambaux junaj personoj? Esko siaparte faris sian eblon, sed Janjo ne konsentis. Pro tio, post edzigxo de Esko, mi kun bona konscienco iros al la preposto kaj akceptos la talerojn, kiuj lauxlegxe apartenas al ni. ZEBEDEO. Faru kiel al vi plej bone sxajnas, mi diris mian opinion malkasxe, laux mia kutimo. Pardonu al mi, botisto Tobio, pardonu, mi petas! TOBIO. Nu nu, nu nu! ZEBEDEO. Nun mi silentu kaj plenumu senprokraste mian taskon. (Elprenas el sia posxo la skribilaron, kiun li metas sur la tablon.) TOBIO. Unu vorton, sinjoro kantoro. ZEBEDEO. Nu, mi auxdas. TOBIO. Malgranda ektrinko eble malkonfuzigus viajn pensojn. Brito Tienhaara logxas, kiel vi scias, nur kelkajn centpasxojn de tie cxi. ZEBEDEO. Tobio, la pano estas kreita al ni por mangxi kaj la akvo por trinki, kvankam la homaro, tiu mizera homaro, eble por eterne deflankigxis el la naturo. TOBIO. La homo estas perdita sxafo. Sed unu tosto, bona kantoro, ne domagxas, nur aldonos novajn fortojn. ZEBEDEO. Novajn fortojn! Kiel senpripense parolite! Novajn fortojn! Sed kial miri; tiel ja diras ankaux aliaj, forgesante, ke cxiu ekscito en nia korpo kaj sango konsumas nian vivforton kaj tiu eluzo estas nekompensebla. Jam je la naskigxo estas al cxiu donita certa kvanto da tiu forto kaj laux gxi dependas ankaux nia vivdauxro kaj kiam gxi estas eluzita
PREV.   NEXT  
|<   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36  
37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   >>   >|  



Top keywords:

ZEBEDEO

 

fortojn

 

ankaux

 

Novajn

 

talerojn

 

ambaux

 

kondicxo

 

homaro

 

kaporalo

 

edzigxo


stranga

 

kantoro

 

auxdas

 

Malgranda

 

ektrinko

 

malkonfuzigus

 

sinjoro

 

vorton

 
tablon
 

skribilaron


dependas

 
sxajnas
 

opinion

 

malkasxe

 

eluzita

 

preposto

 

akceptos

 

lauxlegxe

 

apartenas

 
kutimo

plenumu
 

silentu

 

senprokraste

 

taskon

 
Elprenas
 
vivdauxro
 
Pardonu
 

botisto

 
pardonu
 

centpasxojn


nekompensebla

 

senpripense

 

parolite

 

novajn

 

domagxas

 

donita

 

aldonos

 

naskigxo

 

ekscito

 

konsumas