FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   >>   >|  
rdigxintaj, jes hardigxintaj. Sed sub severa postulo ecx virbesto naskas, diras la proverbo, kaj tiel okazis dum la prediko de Johano. Longe li plorigis la virinojn antaux ol la Vorto faris impreson cxe la viroj; fine doninte al ili kelkajn flamajn rigardojn kaj forte kriante: "ecx pri tiu prediko vi foje estos responda", vidu, la mentono cxe kelkaj maljunuloj tremetis kaj la hartufoj sxanceligxis. Kaj nun, kiam li alvenis al la dua parto de sia prediko kaj komencis pentre priskribi la cxielon, tiam peza mugxado auxdigxis en la tuta pregxejo, kiel en la arbaro dum hajlas kaj fulmotondras en la alteco; kaj ne ecx unu okulo restis seka. Tia estis la hierauxa diservo, kies cxarmon vi, Tobio, ne gxuis. TOBIO. Certe min malhelpis je tio diablo, la malnova intrigulo. La Cxiopovulo gardu tiun junulon, kiu eble iam konvertos la duonan mondon.--Kiel li sin klarigis kun la proklamoj? ZEBEDEO. Verdire, la finna traduko lin tre embarasis, nu, li ja estis komencanto. En granda embaraso li estis kaj sen mia helpo eble estus okazinta malsukceso. TOBIO. Kiel li proklamis pri la edzigxatesto de Esko? ZEBEDEO. Bone.--Jes, vi edzigas vian filon. Sed mi volas vin demandi: cxu vi bone informigxis pri la karaktero de via estonta bofilino? Memoru, plibone estas sub gutanta tegmenta defluilo ol unuigita kun malbona virino. TOBIO. Oni asertas, ke sxi estas cxasta knabino. Vi ja scias, Greto de Karri. Bonmora kaj modesta junulino. Kiu estus kredinta, ke la afero tiel sukcesus? Unue gxi estis kiel musxo, sed kreskis kiel bovon, jen gxia komenco: En lasta printempo, kiam Esko kune kun Micxjo Vilkastus vizitis sorcxulon, li konatigxis kun la knabino, dum ili en sama domo atendis la hejmrevenontan sorcxulon. Micxjo observis kelkajn ekrigardojn inter Esko kaj Greto. Li divenis la situacion, brave uzis la okazon, farigxis svatisto kaj la afero sukcesis bonege. ZEBEDEO. Cxu cxio sin bazas sur tio? TOBIO. Ne tute; en somero, du semajnojn post la festo de Sankta Johano, la afero estis sankciata de Karri kaj mi. Tio okazis en la Mezvoja drinkejo, kie ni renkontis unu la alian veturante al la urbo. Ha, la manpremojn kaj postnegocan regalon! Kia plezuro dum la tuta tago kaj ecx iom dum la sekvinta! Hi hi hi! ZEBEDEO. Cxu mi en la atesto nomos la junulinon servistino aux edukatino de Karri? TOBIO. Ili cxiam agis kun sxi kiel kun edukatino kaj tute malricxa sxi ne sxajnas esti; oni certigas, ke sxia tenejo enhavas diversajn ajxojn. Du ta
PREV.   NEXT  
|<   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33  
34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   >>   >|  



Top keywords:

ZEBEDEO

 

prediko

 

Micxjo

 
Johano
 

sorcxulon

 

edukatino

 

knabino

 
okazis
 

kelkajn

 

ekrigardojn


printempo

 

komenco

 

konatigxis

 

vizitis

 

observis

 

hejmrevenontan

 

Vilkastus

 

atendis

 
modesta
 

asertas


cxasta

 
virino
 

malbona

 
gutanta
 

plibone

 

tegmenta

 
defluilo
 
unuigita
 

Bonmora

 

kreskis


junulino
 
kredinta
 

sukcesus

 

atesto

 
junulinon
 

servistino

 

sekvinta

 
postnegocan
 

manpremojn

 

regalon


plezuro

 

enhavas

 

tenejo

 
diversajn
 

ajxojn

 

certigas

 
malricxa
 
sxajnas
 
bonege
 

sukcesis