FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   >>   >|  
Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Cxagreno de la Majstro. -- La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita Kongreso. -- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo. Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo. -- Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l' Homaro. -- Grandeco de Zamenhof. LIBRARO HAROLD BOLINGBROKE MUDIE ANTAUXPAROLO Harold Bolingbroke Mudie estis unu el la plej fervoraj kaj plej fidelaj propagandistoj de la lingvo Esperanto, genia kreajxo de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Esperante cxiam konservi la memoron de sia amata Prezidinto, Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon dejxorante en Francujo dum la granda milito (je la 6-a de Januaro 1916, en la tridek-sesa jaro de sia agxo), la Brita Esperantistaro donacis kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da bonstile verkitaj libroj -- originalajxoj kaj tradukoj -- kiuj, laux tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom farigxu ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko. Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatigxi intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en konsiligxado, lian fluan kaj trafan elokventecon cxe propagandaj kunvenoj, lian grandan organizan talenton, kaj lian plenan fidon pri la fina venko de nia afero. Cxio, kion li faris por Esperanto, estas bone konata al ni. Ni esperas, ke per cxi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaux ricevos kauxzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj glorinda laborado por Esperanto staros cxiam antaux ili, kiel brila lumo gvidanta iliajn pasxojn al la dezirata celo. Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la "Ho-Bo-Mo" serio; cxar ni deziras, ke la Libraro estu tauxga memorajxo pri nia amata amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo Esperanto. Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua verko de la librara serio la sindonan helpon de tiel sperta, fervora, kaj talenta Esperantisto, kiel nia kolego Doktoro Edmond Privat, al kiu ni sxuldas sinceran dankon pro cxi tiu bona kaj simpatia historio de la vivo de nia Majstro. John Mabon Warden, John Pollen, Bertram Chatterton, John Merchant, Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke Mudie.
PREV.   NEXT  
|<   3   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27  
28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   >>   >|  



Top keywords:

Esperanto

 
Bolingbroke
 
Zamenhof
 

Majstro

 
lingvo
 
Libraro
 
Harold
 

grandan

 

sindonan

 

staros


laborado
 
glorinda
 

kauxzon

 
ankaux
 
samideanoj
 

ricevos

 
estontaj
 

entuziasma

 

elokventecon

 

propagandaj


kunvenoj

 

organizan

 

trafan

 

sukcesan

 

forgesi

 

laboradon

 

agemecon

 
konsiligxado
 
talenton
 

plenan


antaux

 

konata

 
esperas
 

verkoj

 

Edmond

 

Doktoro

 

Privat

 

sxuldas

 

dankon

 
sinceran

kolego

 

Esperantisto

 

helpon

 

sperta

 
fervora
 

talenta

 

Merchant

 

Chatterton

 

Kuratoroj

 

Memoriga