FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91  
92   93   94   >>  
x sxia sxercnomo por li, trovos metodon resendi sxin al Kansas, kaj se li sukcesos sxi pretis pardoni al li cxion. Cxapitro XVI. La magia arto de la Granda Cxarlatano. Nu la sekvan matenon la Birdotimigilo diris al siaj amikoj: "Gratulu min. Mi finfine ricevos mian cerbon de Oz. Kiam mi revenos mi estos kiaj estas aliaj homoj." "Mi cxiam sxatis vin kia vi estas," diris Doroteo simple. "Vi afablas sxatante Birdotimigilon," li respondis. "Sed certe vi pli alte estimos min kiam vi auxdos la belegajn pensojn kiujn produktos mia nova cerbo." La Birdotimigilo diris adiaux al ili per felicxa vocxo kaj iris al la Tronocxambro, kie li frapis sur la pordon. "Envenu," diris Oz. La Birdotimigilo eniris kaj trovis la malgrandan viron sidanta apud la fenestro, profunde pensanta. "Mi venis por mia cerbo," komentis la Birdotimigilo, iom malkviete. "Ho, jes, sidigxu en tiu segxo, mi petas," respondis Oz. "Mi bezonas forpreni vian kapon, bonvolu pardoni, sed tio estas necesa por povi meti vian cerbon en la gxustan lokon." "Nepardonpetinde," diris la Birdotimigilo. "Volonte vi deprenu mian kapon, se gxi estos pli bona kiam vi resurmetos gxin." Do la Sorcxisto malfiksis lian kapon kaj elprenis la pajlon. Post tio li eniris la malantauxan cxambron kaj prenis malgrandan ceramikan poteton da brano, en kiun li metis ankaux pinglojn kaj kudrilojn. Forte skuinte gxin, li metis gxin en la supron de la kapo de la Birdotimigilo kaj plenigis la vakan spacon per pajlo, por firme teni gxin. Kiam li finis refiksi la kapon de la Birdotimigilo li diris al li, "Ekde nun vi estos vere pensamanta homo, cxar mi donis al vi cerbamikan menson." La Birdotimigilo estis kaj placxita kaj fiera pro la plenumigxo de lia plej granda deziro, kaj varme dankinte Ozon li reiris al siaj amikoj. Doroteo rigardis lin scivole. Lia kapo sxvelis pro la cerbo. "Kiel vi vin sentas?" sxi demandis. "Tre sagxa, efektive," li respondis fervore. "Kiam mi kutimigxos al mia cerbo mi scios cxion." "Kial tiuj kudriloj kaj pingloj elpusxas sin tra la flankon de via kapo?" demandis la Stana Lignohakisto. "Tio pruvas ke lia menso estas akra," komentis la Leono. "Nu, mi devas iri al Oz por ricevi mian koron," diris la Stana Lignohakisto. Do li marsxis al la Tronocxambro kaj frapis sur la pordon. "Envenu," vokis Oz, kaj la Hakisto envenis kaj diris, "Mi venis por mia koro." "Bone," respondis la malgranda viro. "Sed mi devos tondi truon en via b
PREV.   NEXT  
|<   67   68   69   70   71   72   73   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   84   85   86   87   88   89   90   91  
92   93   94   >>  



Top keywords:

Birdotimigilo

 

respondis

 

Doroteo

 

komentis

 

malgrandan

 

Tronocxambro

 

frapis

 

pordon

 

eniris

 

Envenu


demandis
 

pardoni

 

amikoj

 
Lignohakisto
 
cerbon
 
pensamanta
 

malgranda

 
menson
 

plenumigxo

 

envenis


placxita

 

cerbamikan

 

pinglojn

 

kudrilojn

 

skuinte

 

ankaux

 

supron

 

refiksi

 

spacon

 

plenigis


kutimigxos
 
fervore
 
poteton
 

efektive

 

kudriloj

 

flankon

 

pruvas

 

pingloj

 
elpusxas
 
sentas

marsxis

 

ricevi

 
dankinte
 

granda

 
deziro
 

reiris

 
sxvelis
 

rigardis

 

scivole

 
Hakisto