FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  
eto da lirikaj poeziajxoj kaj kelkaj dramoj kun motivoj el la vivo de l' nobelaro. En jaro 1869 aperis la lirika unuakta teatrajxo "Lea". Tiu, sur la bibliaj rakontoj sin bazanta ekstaza proza teatrajxo alvokas iluzion pri la sankta lando dum tempo de Kristo, kaj profunde tusxas konatajn kordojn en koro de l' publiko. Samtempe li verkis la kamparidilion "Yo ja paiva" (Nokto kaj tago), al kiu la dana romantika teatrajxo de H. Hertzen "La filino de la regxo Rene" donis la eksteran motivon. La cxefverko de Kivi, la granda romano "Seitseman veljesta" (Sep fratoj) aperis en jaro 1870, kaj estas de la arte kreanta spirito la plej alta kaj dauxra rezultato en nia lando. La plej multaj produktoj de Kivi maturigxis en la kampara soleco, en dometo Fanjunkars, cxe frauxlino Charlotte Lonnkvist. Dank' al tiu virino Kivi povis, liberigita almenaux de la plej urgxa zorgo pri la ekzistado, sin dedicxi al siaj literaturaj okupoj. La vivo en tiu izolita angulo, kiel la verkiston premis cxiama manko da mono, kunuloj kaj suficxa literaturo, farigxis al li ofte enua, kaj por forigi la enuon li kelkfoje tro klinigis la glason. Plue la korpa trolacigo iom post iom alkondukis al melankolio, kiu fine 1870 finigxis per spiritmalsano. Kiel nesanigebla li estis sendita al sia hejmregiona malricxulejo. Li mortis la 31:an de decembro 1872 en parohxo Tuusula, en dometo de sia frato Alberto kaj estas enterigita en tiea tombejo. Kivi estis la unua originala kaj forta poetpersoneco en la finna literaturo. Lia kvieta kaj grandtrajta, cxiam en vereco sin bazanta arto altigita de fantazio kaj persone stilita, en kiu profunda humorajxo donis apartan stampon, estis modelo kaj instigo jam al pli ol unu verkistgeneracio. Kaj ne nur la finna teatrajxo, kies efektiva pioniro li estas, sed ankaux la romana kaj gxenerale proza beletristiko sorbas per siaj radikoj el li. Li estis ankaux la unua finna majstro de proza stilo, kiu ellogis el nia lingvo la muzikajn valorojn kaj donis al siaj frazoj antauxe nekonitan belsonon, forton kaj esprimon. Ludo kaj vereco, delikata kaj kruda, romantiko kaj realismo kunfandigxas en lia stilo senafekte kaj farigxas per la flua fantazio kaj impreso sentema kaj nuancricxa spegulo. PIEDNOTOJ: [1] Pago al svatisto. [2] En Finnlando edzigxo estas proklamota en tri intersekvaj dimancxoj antaux la sankcio. [3] Barelo = mezuro, egala al 165 litroj. [4] Busxelo = 1/30 de barelo = 5-1/2; litroj. [5] Dum auxtuno
PREV.   NEXT  
|<   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  



Top keywords:

teatrajxo

 

ankaux

 

literaturo

 

vereco

 

dometo

 

fantazio

 
aperis
 

bazanta

 

litroj

 

persone


profunda
 

stilita

 

Barelo

 

mezuro

 

humorajxo

 

altigita

 

modelo

 

verkistgeneracio

 
stampon
 

grandtrajta


instigo

 
apartan
 

poetpersoneco

 

decembro

 

parohxo

 
mortis
 

auxtuno

 
sendita
 

hejmregiona

 

malricxulejo


Tuusula

 

sankcio

 

originala

 

Alberto

 

enterigita

 

tombejo

 

kvieta

 
barelo
 

edzigxo

 

romantiko


realismo
 
kunfandigxas
 

delikata

 
forton
 
esprimon
 
senafekte
 

spegulo

 

Busxelo

 

PIEDNOTOJ

 

svatisto