FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  
xiam memoru tiun grandan tagon! TOBIO. Al la tablo, amikoj!--Iru antauxe, Andreo, kaj ludu vian klarneton, poste venas la festirantaro. (Cxiuj eniras en la domon, unue la tajloro, ludante marsxon de Bjorneborganoj.) ALEKSIS KIVI. Aleksis Kivi, finna verkisto, naskigxis la 10:an de Okt. 1834 en la parohxo Nurmijarvi, kie lia patro estis vilagxa tajloro. La hejmo estis malricxa. Malgraux tio oni decidis, ke Aleksis, la plej juna el kvar fratoj estu sendota al lernejo, cxar ne placxis al li la metio de la tajloro nek kamparaj laboroj. Dekdujara li do alvenis al Helsingforso, kie lin unue instruis en la sveda lingvo maljuna maristo. (Tiatempe cxiuj lernejoj estis svedlingvaj.) Poste li estis akceptata en la liceo. La tiama rektoro estis docento Fr. Cygnaeus, kiu ludis gravan rolon en la civilizacio kaj li cxiam restis protektanto de Kivi. Li farigxis studento 1857, sed premata de malsano kaj malricxeco. Li jam inklinis al poezio. Lia memoro pri la hejmvilagxo, gxia serioza popolo kaj netusxita naturo prezentis al lia poezio firman fundon. Kaj li vastigas cxirkauxon de sia fantazio legante alilandan literaturon, precipe Homeron, dramojn de Shakespeare, "Don Quijote" de Cervantes kaj danajn teatrajxojn ekz. de Holberg, plue biblion kaj Kalevala[10]. Lia unua publikigita verko estis "Kullervo". Klara observado kaj humoraj ekbriloj meze de la mallumaj pratempaj legendoj same kiel la trafaj popolaj turnigxoj meze de la solene patoza stilo atentigas jam en tiu verko pri la direkto de lia talento, kiu lin igis sxerchumore priskribi la kamparan vivon kaj karakterojn tiajn, kiajn li ilin efektive estis vidinta. Tiamaniere li sin prezentis en "Nummisuutarit" (La botistoj), kiu aperis en jaro 1864. Gxi estis la unua, vere originala finna komedio, kiu altigxis al la nivelo de plej bonaj karakterteatrajxoj de la mondliteraturo. Gxiaj personoj ne disflugadas en la aero, sed staras solide sur krusto de l' tero, kiel reprezentantoj de malrapida kaj obstina tavastlanda gento, de cxiuflanke bone lumigita. La verkisto sekvas iliajn ekstreme simplajn pensojn kaj instinktajn farojn per vera senpartia fervoro de humoristo kaj kun ridetanta simpatio faras el la modesta motivo grandan serion da bildoj de plej primitivaj personoj kaj komikaj okazoj. Kivi ricevis premion de la sxtato pro tiu verko. En jaro 1866 aperis de li nova majstra verko "Kihlaus" (La fiancxigxo), skribita en sama humora stilo kiel La botistoj. Poste aperis kajer
PREV.   NEXT  
|<   74   75   76   77   78   79   80   81   82   83   >>  



Top keywords:

tajloro

 

aperis

 

poezio

 

verkisto

 

personoj

 

botistoj

 
prezentis
 

grandan

 

Aleksis

 

Tiamaniere


publikigita
 

Kullervo

 

efektive

 

vidinta

 

observado

 

Kalevala

 

originala

 

komedio

 
Holberg
 

biblion


Nummisuutarit

 
karakterojn
 

popolaj

 

trafaj

 

direkto

 
altigxis
 

atentigas

 
patoza
 

solene

 

turnigxoj


legendoj

 

talento

 

kamparan

 

ekbriloj

 

humoraj

 

priskribi

 

sxerchumore

 
pratempaj
 

mallumaj

 

krusto


serion
 
motivo
 

bildoj

 
komikaj
 
primitivaj
 
modesta
 

humoristo

 

fervoro

 

ridetanta

 

simpatio