FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   >>   >|  
impone kvazaux dragoncxevalo. ESKO. Sed nun estas la demando, pacxjo, kiel la frako sidas sur mia dorso. MARTO. Gxi sidas kiel plej bone gxi povas sidi sen selo, vi lignocxevalo! TOBIO. Bone, tre bone gxi sidas. ESKO (sin turnas kaj rapidas al la patro). Pacxjo, cxu vi gxuste scias kaj perceptas al kio mi ekiros? TOBIO. Ho jes! Felicxan vojagxon! Felicxon! mi diras. Floru kaj vivu longe! Jes, certe vi atingos longan vivon, mi tion scias, cxar la unua vorto, kiun vi, estante infano, balbutis, estis "panon". ESKO. Mi esperas ke gxi ankaux estu mia lasta.--Mi ekiros al mia edzigxofesto, pacxjo. TOBIO. Dio sekvu vin, filo mia, kaj donu al vi prosperon. Ni cxiuj benu por vi, kiu nun komencas novan vivon. Multaj dangxeroj povas vin renkonti sur tiu vojagxo, ecx la morto, kaj memoru, ke ankaux vi estas granda pekulo. ESKO. Ni cxiuj estas pekuloj, pardonu nin Dio.--Mi prenas gravan pasxon, pacxjo. TOBIO. Mi komprenas. ESKO. Mi ne aludas tian trotpasxon per miaj piedoj, tute ne. TOBIO. Mi komprenas. Vi aludas al la granda sxangxo, kiu nun al vi okazos per via edzigxo; jen la grava pasxo. ESKO. Gxuste tion mi aludas. TOBIO. Ni komprenas unu la alian, kvankam kelkfoje ni esprimas nin iom aligorie kaj distingite; ni ne estas malspritaj. ESKO. Al malspriteco mi koleras kaj furiozas kiel fihundo; sed cxiuj ne ricevis spritecon. TOBIO. Vi estas prava, filo mia!--Auxdu, mi rakontos al vi okazintajxon el la biblio. Estis foje piulo, nomita Tobio kaj li havis filon, kiu estis ekironta por edzigxi. Atentu, Esko, mia nomo ankaux estas Tobio kaj mi ankaux havas filon, kiu intencas edzigxi. ESKO. Mirinda koincido! Cxu estis ankaux ili ambaux botistoj? TOBIO. Tion mi ne bone memoras, sed mi kredas ke tiel estis.--Kiel mi jam diris, ili estis piaj homoj; kaj, cxar nun la filo ekiris por sin svati al la virino, kiu jam sep fiancxojn havis, sed ili cxiuj estis mortigitaj de diablo pro ilia profana amo al la junulino... ESKO. Sed mia amo estas pura, ne pasio de l' karno, nek dezirego de l' okuloj. TOBIO. Mi ja kredas, ke tiel estas; sed la diablo tamen povas eljxeti kaptilojn kaj retojn por vin pereigi dum tiu vojagxo. ESKO. Pli ol diablon kun siaj retoj, mi timas la lignosxuiston en la sama vilagxo, kie Greto servas. De rusa kolportisto, Timoteo, mi sciigxis, ke tiu larvo inklinas al la knabino. Sed li ja estas nur lignosxuisto, mizera mordetanto, kiu neniam povas esperi farigxi majstro, kiun inde
PREV.   NEXT  
|<   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29  
30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   >>   >|  



Top keywords:

ankaux

 

pacxjo

 

komprenas

 

aludas

 

kredas

 

vojagxo

 
edzigxi
 

diablo

 

ekiros

 

granda


virino
 

ekiris

 

botistoj

 

nomita

 

ekironta

 

biblio

 

rakontos

 

okazintajxon

 
Atentu
 

ambaux


memoras

 
koincido
 

intencas

 

Mirinda

 

junulino

 
majstro
 

servas

 
farigxi
 

vilagxo

 

kolportisto


Timoteo

 

mizera

 

mordetanto

 

esperi

 

neniam

 

lignosxuisto

 

sciigxis

 
inklinas
 

knabino

 

lignosxuiston


dezirego
 
okuloj
 

mortigitaj

 
profana
 
eljxeti
 
diablon
 

kaptilojn

 

retojn

 

pereigi

 

fiancxojn