FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   >>   >|  
ux via propra volo. MARTO. Kion fari, cxar mi estas la sola agemulo en tiu domo, cxiuj aliaj estas mizeraj malrapiduloj? TOBIO. Cxu venos la kantoro? MARTO. Pro kio li ne venus, se oni lin venigas. TOBIO. Kiel vi do meditas pri vojagxo de Esko? MARTO. Ke li jxetu sakon sur la dorson kaj ekiru al domo de la fiancxino kune kun Micxjo Vilkastus. TOBIO. Cxu ni ne donu al ili cxevalon? MARTO. Revenante kun la juna edzino, ili prenu posxtan cxevalon; sed de tie cxi ili marsxu piede. TOBIO. Sed pripensu, Marto, li estas filo de majstro, kaj mem ankaux baldaux atingos la saman indecon, pro tio la piedmarsxo sxajnus eble iom nekonvena kaj eble ecx hontiga por la peka koro de l' homo. MARTO. Hontiga! Bone estus, se tiu entrepreno ne alportus al li pli da honto; sed mi supozas ke dekojn da ridindajxoj li liveros, cxar li havas malspritan originon, vi scias. TOBIO. Cxu mia Esko estus malsprita? Tian mensogon kaj kalumnion la envio elpensis. "Cxu mi estas freneza, kvankam oni tiel min nomas", oni kantas.--Esko ne estas malsprita, li estas egale sprita kiel lia patro, nome mi; li tute similas al mi kiel anime tiel korpe. Li ne estas malsagxa, nur iom obstina, kion pruvas ecx lia hararo, kiu estas blanka kaj rigide hirta, kiel cxe la maljunulo mem tie cxi. Unuvorte: li estas inda filo de sia patro, li estas mia vera bildo. (Esko envenas edzigxvestita.) MARTO. Vera maldelikatulo. Sed nun ne estas okazo sin gxeni; cxar la afero koncernas kvincent talerojn. Al Janjo mi ilin ne lasos, ne, kvankam mia jupo kiel sako estus kuntirota super la kapon kaj mi estus jxetota en profundegajxon. ESKO. Nu, kiel mi placxas al vi, panjo? TOBIO. Hej, Esko! Kun mia cxapelo kaj mia frako! La sama frako en kiu mi antaux dudek unu jaroj estis benata por edzeco kun Marto. Sxajnas al mi kvazaux en via formo mi rigardus min mem dudek unu jarojn malantauxe en la tempo. Tiam vi ne estis pli granda ol pugno kaj mankis ankoraux kvin monatoj gxis via naskigxo. Sed tiel sxangxigxas la mondo; tiam simila al senfeligita sciuro kaj nun apenaux trovante spacon en tiu sama frako; jes, tiel sxangxigxas la mondo, Esko mia. ESKO. Nu, kiel mi placxas al vi, panjo? MARTO. (Sidas apud la tablo, trikante sxtrumpon, kiun Janjo lasis.) Jes, kiel placxas al mi? Tiu vestaro bone tauxgas, mallertulo. ESKO. Kiel sidas la dorsflanko de l' frako dum mi iras al la pordo? Rigardu min atente de malantauxe. (Iras al la pordo.) TOBIO. Bonege! Vi pasxas
PREV.   NEXT  
|<   4   5   6   7   8   9   10   11   12   13   14   15   16   17   18   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28  
29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   >>   >|  



Top keywords:

placxas

 

kvankam

 

malsprita

 

sxangxigxas

 

cxevalon

 

malantauxe

 

cxapelo

 

profundegajxon

 

antaux

 

edzigxvestita


maldelikatulo

 

envenas

 

Unuvorte

 

kuntirota

 

koncernas

 

kvincent

 

talerojn

 

jxetota

 
jarojn
 

vestaro


sxtrumpon

 
trikante
 

tauxgas

 

atente

 

Bonege

 

pasxas

 

Rigardu

 

mallertulo

 

dorsflanko

 
spacon

trovante
 

maljunulo

 

granda

 

rigardus

 
benata
 
edzeco
 
Sxajnas
 

kvazaux

 
mankis
 

simila


senfeligita

 

sciuro

 

apenaux

 

naskigxo

 

ankoraux

 

monatoj

 

Revenante

 

edzino

 

posxtan

 

fiancxino