vidi, kun kia homo li devas trakti. Tiu cxi estis
malgranda kaj tre simple vestita; kaj lia mieno, ecx je
tiu malproksimeco, iel naskis en la observanto fortan
antipation. Sed li iris rekte al la pordo, transpasante
oblikve la straton por ne perdi tempon, kaj, dum li venis,
li eltiris sxlosilon el la posxo, kvazaux iu,
kiu alproksimigxas al la hejmo.
S-ro Utterson elpasxis kaj tusxis lin je la
sxultro dum li preterpasis.
--S-ro Hyde, mi kredas.
S-ro Hyde kuntirigxis malantauxen kun sibla
enspiro. Sed lia timo estis nur momenta; kaj, kvankam li ne
rigardis la legxiston rekte en la vizagxon, li
respondis suficxe trankvile:
--Tiu estas mia nomo. Kion vi deziras?
--Mi vidas, ke vi estas enironta, diris la legxisto.
Mi estas malnova amiko de Doktoro Jekyll--Sinjoro Utterson
de Gaunt Strato--vi sendube auxdis mian nomon; kaj
renkontante vin tiel oportune, mi kredis, ke vi povos enlasi
min.
--Vi ne trovos Doktoron Jekyll; li estas for, respondis
S-ro Hyde, enblovante en la truon de la sxlosilo. Kaj
tiam subite, sed ne levante la rigardon:
--Kiel vi konis min? li demandis.
--Viaflanke, diris S-ro Utterson, cxu vi faros al mi
komplezon?
--Kun plezuro, respondis la alia, kio gxi estu?
--CXu vi permesos, ke mi vidu vian vizagxon?
demandis la legxisto.
S-ro Hyde sxajnis heziti; fine kvazaux post ia
subita pripenso, frontis al li kun mieno de defio, kaj la
paro suficxe fikse rigardadis sin reciproke dum kelkaj
momentoj.
--Nun mi povos rekoni vin, diris S-ro Utterson. Eble
estos utile.
--Jes, respondis S-ro Hyde, estas ja bone ke ni
renkontigxis; kaj konvenas, ke vi havu mian adreson. Kaj
li donis numeron en strato de Soho[13].
--Bona Dio! pensis S-ro Utterson, cxu li ankaux
pensis pri la testamento?
Sed li retenadis siajn sentojn kaj nur gruntis dankon pro
la dono de l' adreso.
--Kaj nun, diris la alia, kiel vi rekonis min?
--Laux priparolo, estis la respondo.
--Kies priparolo?
--Ni havas komunajn amikojn, diris S-ro Utterson.
--Komunajn amikojn! ehxis S-ro Hyde iom rauxke.
Kiuj ili estas?
--Jekyll ekzemple, diris la legxisto.
--Li neniam diris al vi, kriis S-ro Hyde, kun
ekrugxigxo de kolero. Mi ne kredis, ke vi mensogos.
--Nu, diris S-ro Utterson, tia parolo ne estas deca.
La alia rikanis lauxte en sovagxan ridon; kaj jen
la sekvintan momenton, kun eksterordinara rapideco, li
malsxlosis la pordon kaj malaperis en la domon. La
legxisto staris dum kelka tempo post k
|