animo, se vi promesus.
--Mi ne povas sxajnigi, ke mi iam amos lin, diris la
legxisto.
--Tion mi ne postulas, petegis Jekyll, metante sian
manon sur la brakon de la alia, mi postulas nur la justecon;
mi petas nur, ke vi helpu lin pro amo al mi, kiam mi cxi
tie ne estos plu.
Utterson ekgxemis malgrauxvole.
--Nu, li diris, mi promesas.
La afero pri la Carew[17]-mortigo
Preskaux unu jaron poste, en la monato oktobro 18**,
Londono estis ektimigita de krimo de stranga kruelegeco,
kiun igis pli rimarkinda la alta rango de la viktimo. La
detaloj estis malmultaj kaj timigaj. Servistino,
logxanta sola en domo ne malproksima de la rivero, estis
suprenirinta por kusxigxi cxirkaux la
dekunua. Kvankam nebulo ruligxadis super la urbo dum la
fruaj horoj, la unua parto de la nokto estis sennuba, kaj la
strateto, sur kiun rigardis la fenestro de la servistino,
estis brile lumigata de la plena luno. SXajnas, ke
sxi estis romantikema, cxar sxi sidigxis sur
sian keston, kiu staris gxuste sub la fenestro, kaj
enprofundigxis en revadon. Neniam,--sxi kutimis
diri kun fluantaj larmoj, kiam sxi rakontis la
okazintajxon,--neniam sxi estis sentinta sin pli en
paco kun cxiuj homoj, aux pensinta pli bonvole pri
la mondo. Kaj dum sxi tiel sidadis, sxi ekvidis
maljunan, belan sinjoron kun blankaj haroj,
alproksimigxantan sur la strateto; kaj
antauxenirantan renkonte al li, alian tre malgrandan
sinjoron, kiun komence sxi malpli atentis. Kiam ili
alvenis gxis reciproka auxdebleco--kio estis
gxuste sub la okuloj de la servistino--la pli agxa
viro klinsalutis kaj alparolis al la alia per tre bela
maniero de gxentileco. Ne sxajnis, ke la temo de lia
parolado estas grava; efektive, de lia montrado sxajnis,
ke li nur demandas pri la vojo; sed la luno brilis sur lian
vizagxon dum li parolis, kaj placxis al la knabino
gxin observi, tiel senkulpan kaj malnovmodan bonkorecon
de maniero gxi sxajnis elspiri, tamen estis
ankaux cxe gxi io alta, kvazaux de ia
bonfondita memkontento. Baldaux sxia rigardo vagis
al la alia, kaj sxi estis surprizita rekoni en li unu
S-ron Hyde, kiu foje vizitis sxian mastron, kaj al kiu
sxi eksentis antipation. Li portis en la mano pezan
bastoneton, kiun li sencele manumis; sed li respondis nenian
vorton, kaj sxajnis auxskulti kun malfacile retenata
malpacienco. Kaj tiam subite li eksplodis en grandan
flamigxon de kolero, frapante per la piedo, svingegante
sian bastonon, kaj kondutante,--kiel diris la servisti
|