vivado
estis agrabla; mi sxatis gxin, jes, sinjoro, mi
kutimis gxin sxati. Mi foje pensas, ke se ni scius
cxion, ni pli gxojus foriri.
--Jekyll estas ankaux malsana, diris Utterson,
cxu vi vidis lin?
Sed la vizagxo de Lanyon sxangxigxis, kaj
li levis tremantan manon.
--Mi volas nek vidi nek auxdi plu pri D-ro Jekyll,
li diris per lauxta sxancelata vocxo. Kun tiu
persono mi ne rilatos plu, kaj mi petas, ke vi evitu
cxian aludon al iu, kiun mi konsideras mortinta.
--Tut, tut! diris S-ro Utterson. Kaj tiam, post longa
pauxzo:
--CXu mi ne povas fari ion? li demandis, ni estas
tri tre malnovaj amikoj, Lanyon; ni ne vivados suficxe
longe, por fari aliajn.
--Nenio estas farebla, respondis Lanyon, demandu al li
mem.
--Li ne volas akcepti min, diris la legxisto.
--Tio min ne surprizas, estis la respondo. Iam,
Utterson, kiam mi estos mortinta, vi eble sciigxos pri
la praveco kaj malpraveco de cxi tiu afero. Mi ne povas
diri. Kaj dume, se vi povas sidadi kun mi kaj paroladi pri
aliaj aferoj, pro Dio restu kaj tiel faru; sed, se vi ne
povas eviti tiun malbenitan temon, je la nomo de Dio foriru,
cxar tion mi ne povas elporti.
Alveninte hejmen, Utterson tuj sidigxis kaj skribis
al Jekyll, plendante pri sia eksigo de lia domo, kaj
demandante la kauxzon de cxi tiu malfelicxa
disigxo rilate Lanyon; kaj la morgauxa tago alportis
al li longan respondon, jen tre kortusxante verkitan,
jen kun senco mallume mistera. La malpaco kun Lanyon estis
nekuracebla.
--Mi ne kulpigas mian malnovan amikon, Jekyll skribis,
sed mi partoprenas lian opinion, ke ni devas neniam revidi
unu la alian. Mi intencas de nun vivadi en ekstrema soleco;
vi devos ne esti surprizata, nek dubi pri mia amikeco, se
mia pordo estos ofte fermata ecx kontraux vin. Vi
devos toleri, ke mi iradu laux mia propra malluma vojo.
Mi faligis sur min punon kaj dangxeron, kiujn mi ne
povas nomi. Se mi estas la cxefa el pekintoj, mi estas
ankaux la cxefa el suferantoj. Mi ne povis pensi, ke
tiu cxi tero havas lokon por suferoj kaj teruroj tiel
animsxancelantaj; kaj por malpezigi tiun cxi
fatalon, vi povas fari nur cxi tion: respekti mian
silentadon.
Utterson miregis; la malbona influo de Hyde estis
fortirita, la doktoro jam revenis al siaj kutimaj taskoj kaj
amikoj; antaux unu semajno, la estonteco estis ridetanta
kun cxia promeso pri gaja kaj estimata maljuneco; kaj,
jen, subite, amikeco kaj paco de animo, kaj la tuta vojiro
de lia vivo ruinigxis. T
|