enis krom posxte,
kaj ecx tiel nur cirkuleroj. CXi tiu novajxo
forsendis la vizitinton kun renovigitaj timoj. Evidente la
letero alvenis per la laboratoria pordo. Eble ja gxi
estis skribita en la kabineto, kaj se tiel estas, gxi
devas esti jugxata alie kaj traktata kun tiom pli da
singardemo. La jxurnalvendistoj, dum li iris,
sinrauxkige kriegis lauxlonge la trotuaroj:
--Speciala eldono! Terura mortigo de Parlamentano!
Tio estis la funebra parolado jam de unu amiko kaj
kliento. Kaj li ne povis ne timi, ke la bonfamo de
ankoraux alia amiko estos tirata malsupren en la
turnigxado de l' skandalo. La decido, kiun li devos
fari estis almenaux iom delikata; kaj memfida kvankam li
estis laux kutimo, li komencis dorloti deziron, havi ies
konsilon.
Baldaux poste, li sidis cxe unu flanko de sia
propra kameno, kun S-ro Guest[21],
sia cxefkomizo, cxe la alia, kaj meze inter ili, je
delikate kalkulita distanco de la fajro, staris botelo da ia
speciala malnova vino, kiu de longe kusxadis nesunumata
en la fundamentoj de lia domo. La nebulo ankoraux dormis
pendfluge super la droninta urbo, kie la lampoj lumetis kiel
karbunkoloj, kaj tra la obtuziganta kasxanta amaso de
tiuj falintaj nuboj la procesio de la vivo de l' urbo
ankoraux enruligxadis tra la grandaj arterioj kun
sonego kvazaux de potenca vento. Sed la cxambro
estis gaja en la lumo de l' fajro. En la botelo la acidoj
estis jam de longe solvigxintaj; kun la dauxrado de
l' tempo la imperia tinkturo dolcxigxis tiel same,
kiel la koloro en koloritaj fenestroj alprenas nuancojn pli
ricxajn; kaj la ardeco de varmegaj auxtunaj
posttagmezoj sur montetflankaj vinberejoj estis preta
liberigxi kaj distri la nebulojn de Londono. Nesenteble
la legxisto fandigxis. Al neniu li kasxis malpli
da sekretoj, ol al S-ro Guest. Li ja ne estis cxiam
certa, ke li kasxis tiom, kiom li intencis. Guest ofte
iris al la doktora domo pri aferoj. Li konis Poole, li povis
apenaux ne rimarki la intimecon de S-ro Hyde en tiu
domo; li povus fari konkludojn. CXu do ne estus
konsilinde, ke li vidu leteron, kiu tiun misteron klarigas?
Kaj antaux cxio, cxar Guest, estante fervora
studanto kaj kritikanto de skribmanieroj, konsiderus la
konfidon natura kaj kompleza? Guest plie estis konsilemulo;
li apenaux legus tian strangan dokumenton, ne eldirante
rimarkon, kaj laux tiu rimarko S-ro Utterson povos
direkti sian estontan agadon.
--Estas malgxoja afero pri Sir Danvers, li diris.
--Ja efektive gxi
|