kui la kurtenojn de pavilono. Mi ne nur rekonis
mian naturan korpon apartan de la nura auxro kaj
radilumo de kelkaj el la potencoj el kiuj konsistis mia
spirito, sed ankaux sukcesis kunmeti drogon per kiu tiuj
potencoj povus esti detronigitaj de ilia supereco, kaj per
kiu dua formo kaj vizagxo povus esti
anstatauxigitaj, neniel malpli naturaj al mi, pro tio ke
ili estis la esprimo de pli malnoblaj elementoj de mia
animo.
Mi hezitis longe antaux ol provi praktike tiun
cxi teorion. Mi bone sciis, ke mi riskas morti; pro tio,
ke iu drogo, kiu tiel potence regis kaj skuis la citadelon
mem de la individueco, povus, per la plej eta parto de
superdozo aux la plej malmulta maloportuneco pri la
momento de elmontro, tute forvisxi tiun nematerian
logxejon, kies sxangxon per gxia efiko mi
atendis. Sed la tento al eltrovo tiel eksterordinara kaj
profunda, fine venkis la sugestiojn de la timo. Mi jam
antauxlonge pretigis mian tinkturajxon; mi tuj
acxetis, de firmo de apotekistoj, grandan kvanton de iu
speciala salo, kiun mi sciis per miaj eksperimentoj esti la
lasta ingredienco bezonata, kaj malfrue en unu malbenita
nokto, mi kunmetis la elementojn, rigardis ilin boli kaj
fumi kune en la glaso, kaj kiam la agitigxo cxesis,
kun forta ardo de kuragxo mi eltrinkis la miksturon.
Sekvis doloregoj plej turmentaj: grincado de la ostoj,
mortiga nauxzo, kaj teruro de spirito, ne malpli
intensa, ol tiu sentebla en horo de l' naskigxo
aux de l' morto. Poste, tiuj agonioj rapide
ekkvietigxis, kaj mi rekonsciigxis kvazaux el
granda malsano. Estis io stranga en miaj sentoj, io
nepriskribeble nova, kaj, pro gxia noveco, nekredeble
dolcxa. Mi sentis min pli juna, pli malpeza, pli
felicxa en mia korpo; interne mi konsciis pri iu
kapturnanta senzorgeco, pri fluado de malordaj voluptemaj
imagoj, kurantaj kiel muelilfluo tra mia fantazio, pri
disigxo de la ligiloj de l' devo, pri nekonata sed ne
senkulpa animolibereco. Mi sciis, kun la unua enspiro de tiu
cxi nova vivo, ke mi estas pli malvirta, dekoble pli
malnobla, ke mi vendigxis kiel sklavo al mia originala
malbono, kaj la penso, en tiu momento, stimulis kaj gajigis
min kiel vino. Mi etendis la manojn, gxojegante en la
noveco de tiuj sentoj, kaj cxe tio, mi subite eksciis,
ke mia staturo iom malgrandigxis. En tiu tempo ne estis
spegulo en mia cxambro; tiu, kiu staras apud mi dum mi
nun skribas, estis tien portita poste, kaj por la celo mem
de tiuj aliformigxoj. La nokto, tamen, jam pres
|