aj kiujn mi jam de kelka
tempo dorlotis. Kunligi gxin kun Hyde, estus morti pri
mil interesoj kaj aspiroj kaj farigxi por cxiam
malestimata kaj senamika. La marcxando povus aperi
neegala, sed estis ankoraux alia afero kunpesinda;
cxar, dum Jekyll turmente suferadus en la fajroj de la
abstinenco, Hyde ecx ne konscius, kion li perdis.
Kvankam strangaj estis miaj cirkonstancoj, la
kondicxoj de tiu cxi interbatalo estas tiel malnovaj
kaj banalaj, kiel la homo mem; efektive la samaj allogoj kaj
timoj jxetas la ludkubon por kiu ajn tentata kaj
tremanta pekulo, kaj okazis cxe mi, kiel okazas cxe
la plej granda nombro de miaj similuloj, ke mi elektis la
pli bonan parton, kaj poste mankis al mi la forto, mian
elekton plenumadi.
Jes, mi preferis la maljunan kaj malkontentan doktoron,
cxirkauxitan de amikoj kaj tenantan honestajn
esperojn, kaj mi diris decidan adiauxon al la libereco,
al la rilata juneco, al la facila pasxo, saltanta pulso
kaj sekretaj plezuroj, kiujn mi gxuis en la alivesto de
Hyde. Tiun cxi elekton mi faris eble kun ia senkonscia
rezervo, cxar mi nek forlasis la Soho'an domon, nek
detruis la vestojn de Edward Hyde, kiuj ankoraux
kusxis pretaj en mia kabineto. Dum du monatoj, tamen, mi
restis fidela al mia decido; dum du monatoj mi vivadis
laux tia vivo de severmoreco, al kia mi neniam
antauxe atingis, kaj gxuis la kompensojn de
aprobanta konscienco. Sed kun la tempo fine forigxis la
fresxeco de mia timo, la lauxdoj de mia konscienco
ekfarigxis kutimo; min ekturmentegis afliktigxoj kaj
sopiroj, kvazaux Hyde baraktus por la liberigxo,
kaj, fine, en horo de morala malforteco, mi denove kunmetis
kaj englutis la aliformigan trinkajxon.
Mia diablo estis tenita longatempe en kagxo, li
liberigxis furiozega. Mi sentis, ecx jam dum mi
trinkis la miksturon, pli senbridan, pli furiozan emon al la
malbono. Mi supozas, ke sendube estis tio, kio vekis en mia
animo tiun ventegon de senpacienco, kun kiu mi
auxskultis la gxentilajxojn de mia
malfelicxa viktimo; almenaux mi deklaras antaux
Dio, ke neniu homo morale sana povus esti kulpa pri tia
krimo pro tiel bagatela incito, kaj ke mi frapis en humoro
ne pli racia ol tiu, en kiu malsana infano rompus ludilon.
Tuj la spirito de la infero vekigxis en mi, kaj
furiozis. Kun paroksismo de gxojo mi disbategis la
pasivan korpon, gustumante gxojegon cxe cxiu
bato, kaj nur kiam la laceco komencis sekvi, subite dum la
plej alta punkto de mia deliro, trapikegis mian koron
|