FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
tis nenio homa; logxis en li nenio krom la timo kaj la malamo. Kaj kiam fine,--pensante, ke la veturigisto komencas ion suspekti,--li forsendis la veturilon kaj riskis piediri, en sia negxustalkorpa vestaro, objekto nepre markita por la observado, inter la noktajn preterirantojn, tiuj du malnoblaj pasioj furiozis en li kvazaux uragano. Li marsxis rapide, persekutata de siaj timoj; babilante al si mem, sxtelirante tra la malpli vizitataj stratoj, kalkulante la minutojn, kiuj kvazaux barilo ankoraux apartigis lin de la noktomezo. Fojon, virino alparolis al li, proponante, mi pensas, skatolon da alumetoj. Li pugnis sxin en la vizagxon, kaj sxi forkuris. Kiam mi rekonsciigxis cxe la domo de Lanyon, la teruro de mia malnova amiko iom kortusxis min; mi ne scias; estis almenaux nur kvazaux guto en la maro, kompare al la abomenego, kun kiu mi rigardis reen al tiuj horoj. Estis okazinta en mi ia sxangxigxo. Jam ne plu timo al la esxafodo, sed teruro farigxi denove Hyde, turmentegis min. La kondamnon de Lanyon mi ricevis duone en songxo; duone en songxo revenis hejmen kaj kusxigxis. Post la ellacigoj de la tago, mi dormegis, en dormo tiel severa kaj profunda, ke ne sukcesis gxin rompi ecx la teruraj kosxmaroj min turmentantaj. Mi vekigxis matene skuita, malfortigita, sed refresxigxinta. Mi ankoraux malamis kaj timis pensi pri la bruto, kiu en mi dormetis, kaj kompreneble mi ne forgesis la konsternantajn dangxerojn de l' antauxa tago; sed mi estis denove hejme, en mia propra domo kaj apud miaj drogoj, kaj dankemeco pro mia savo briladis en mia animo tiel forte, ke gxi preskaux konkuris la helecon de la espero mem. Mi estis nerapide transpasxanta la korton post matenmangxo, entrinkante la malvarman aeron kun plezuro, kiam ree min kaptis tiuj nepriskribeblaj sentoj, kiuj heroldis la sxangxigxon: kaj apenaux mi havis la tempon atingi la sxirmon de mia kabineto, tra mi denove furiozas kaj glacias la pasioj de Hyde. CXi tiun fojon, duobla dozo estis necesa por revoki min al mi mem, kaj jen ho ve! post ses horoj, dum mi sidis malgaje rigardadante la fajron, jam revenas la doloroj kaj la drogo denove devas esti trinkata. Mallonge, de tiu tago sxajnis, ke nur per granda, kvazaux gimnastika penado, kaj nur sub la rekta stimulo de la drogo, mi povas porti la vizagxon de Jekyll. Je cxiu horo de la tago kaj nokto min kaptis la avertanta ektremo; precipe se mi dormis, aux ecx dum momento dormetis sur mia segxo, cxiam mi vekigxis ki
PREV.   NEXT  
|<   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:
denove
 
kvazaux
 
Lanyon
 
ankoraux
 

dormetis

 

pasioj

 

songxo

 

vekigxis

 

vizagxon

 

kaptis


teruro

 

nerapide

 

nepriskribeblaj

 

transpasxanta

 

refresxigxinta

 

entrinkante

 

malvarman

 
matenmangxo
 
malamis
 

korton


plezuro

 

antauxa

 
propra
 

dangxerojn

 

kompreneble

 

forgesis

 
konsternantajn
 

drogoj

 

preskaux

 
konkuris

helecon

 
briladis
 

dankemeco

 

espero

 
glacias
 

stimulo

 

Jekyll

 

penado

 

gimnastika

 

Mallonge


trinkata

 
sxajnis
 
granda
 

momento

 

dormis

 

avertanta

 

ektremo

 

precipe

 

furiozas

 
kabineto