iam S-ro Hyde
forlasis lin, la bildo de l' maltrankvileco. Tiam li
malrapide supreniris la straton, haltetante post cxiuj
du-tri pasxoj, kaj metante la manon al la frunto, kiel
homo en ia menta perpleksiteco[14].
La problemo, kiun li promenante tiele pripensis, estis el
speco, kiu malofte solvigxas. S-ro Hyde estis pala, kaj
havis pigmean eksterajxon; li donis la impreson de
malbelformiteco sen ia nomebla malbeleco de formo, li havis
mallogan rideton, kaj li estis kondutinta kontraux la
legxisto kun ia mortigula miksajxo de timemeco kaj
trokuragxo, kaj li parolis per rauxketa
mallauxtacxa kaj iom rompita vocxo--cxiuj
cxi punktoj estis kontraux li; sed cxio cxi
tio kune ne suficxis por klarigi la gxis tiam
nekonitan nauxzon, abomenon kaj timon, kun kiu S-ro
Utterson rigardis lin:
--Devas esti io plu, diris en si la perpleksita[15]
sinjoro. Estas ja io plu, se mi povus por gxi
eltrovi nomon. Dio min benu! la viro sxajnas apenaux
homa. Io troglodita, ni diru? aux cxu estas tie nur
la radiado de malpurega animo, kiu tiel traspiras kaj
transfiguras sian argilan logxejon? La lasta, mi pensas;
cxar, ho mia malfelicxa maljuna Harry Jekyll! se mi
iam legis sur vizagxo la subskribon de Satano, estas sur
tiu de via nova amiko.
CXirkaux la angulo de la flankstrato estis placo
kun antikvaj, belaspektaj domoj, jam plejparte
kadukigxintaj el ilia antauxa gloro, kaj luigitaj po
etagxoj kaj cxambraroj al homoj el cxiuj specoj
kaj cirkonstancoj: mapgravuristoj, arhxitektoj,
fi-reputaciaj legxistoj, kaj la agentoj de kasxataj
entreprenoj. Unu konstruajxo, tamen, la dua for de la
angulo, estis ankoraux tute okupata; kaj, antaux
gxia pordo, kiu portis grandan sxajnon de
ricxeco kaj komforto, kvankam gxi estis nun
envolvita en mallumo, krom cxe la fenestreto super
gxi, S-ro Utterson haltis kaj frapis. Bone vestita,
maljuneta servisto malfermis la pordon.
--CXu D-ro Jekyll estas hejme, Poole?[16]
demandis la legxisto.
--Mi certigos, S-ro Utterson, diris Poole, dume
enlasante la vizitanton en grandan komfortan vestiblon kun
malalta plafono, pavimitan per kahelegoj, hejtatan (laux
la maniero de kampara domego) per hela malfermita fajro kaj
meblitan per multekostaj mebloj el kverko.
--CXu vi volas atendi tie cxi apud la fajro,
sinjoro? aux cxu mi eklumigu por vi en la
mangxocxambro?
--CXi tie, mi dankas, diris la legxisto; kaj li
alproksimigxis kaj apogis sin sur la alta fajrgardilo.
Tiu cxi vestiblo, en kiu li nun rest
|