FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
e plej bone, per vestoj konvenaj al mia amplekso: baldaux pasis tra la domo, kie Bradshaw min rigardegis kaj retirigxis pro tio, ke li vidas S-ron Hyde je tia horo kaj en tia stranga vestajxo, kaj, post dek minutoj, jen D-ro Jekyll reeniris sian propran formon kaj sidigxis kun malheligxinta frunto, por simuli[29] matenmangxon. Malgranda ja estis mia apetito. CXi tiu neklarigebla okazajxo, cxi tiu renversigxo de mia antauxa spertado, sxajnis, kiel la Babilona fingro sur la muro, elskribi la literojn de mia kondamnigxo, kaj mi komencis, pli serioze ol iam, pripensi la rezultatojn kaj eblecojn de mia duobla ekzistado. Tiu parto de mi, kiun mi havis la povon projekcii, en la lasta tempo multe ekzercigxadis kaj nutrigxis; al mi en la lastaj tagoj sxajnadis kvazaux la korpo de Edward Hyde pligrandigxas, kvazaux (kiam mi portadis tiun formon) mi konscias pli ricxan fluon de sango, kaj mi komencis ekvidi dangxeron ke, se cxi tio estos multe dauxrigata, la ekvilibro de mia naturo povos esti por cxiam renversita, ke la kapablo de lauxvola sxangxigxo povos esti perdita, kaj la karaktero de Edward Hyde farigxos nerevokeble mia. La potenco de la drogo ne cxiam montrigxis egala. Unu fojon, tre frue en mia karerio, gxi restis tute senefika; de tiu tempo je pli ol unu okazo, mi estis devigita duobligi, kaj unufoje, kun granda risko de morto, triobligi la kvanton, kaj tiu malofta necerteco jxetis gxis nun la solan ombron sur mian kontentecon. Nun, tamen, pro la okazo de tiu mateno, mi estis devigata konstati, ke dum komence la malfacilajxo estis, dejxeti la korpon de Jekyll, lastatempe gxi grade sed decide translokigxis al la alia flanko. CXio do sxajnis montri al la jena konkludo, ke mi malrapide perdas mian unuan kaj plibonan memon, kaj iom post iom enkorpigxas en mian duan kaj pli malbonan. Inter tiuj du, mi komprenis, mi jam devas elekti. Miaj du naturoj havis la komunan memoron, sed cxiujn aliajn fakultojn plej neegale posedis inter si. Jekyll (kiu estis kunmetajxo) jen kun la plej akraj timoj, jen kun avida gustacxo projektis kaj partoprenis la plezurojn kaj aventurojn de Hyde: sed Hyde estis indiferenta pri Jekyll aux nur memoris lin kiel la monta bandito memoras la kavernon, en kiu li sin kasxas kontraux la persekutado. Jekyll sentis pli ol patran intereson; Hyde sentis pli ol filan indiferentecon. Kunligi mian sorton kun tiu de Jekyll, estus morti rilate al tiuj apetitoj, je kiuj mi de longatempe min indulgadis k
PREV.   NEXT  
|<   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:
Jekyll
 

formon

 

komencis

 

sxajnis

 
Edward
 
kvazaux
 

sentis

 
malofta
 

kvanton

 

necerteco


jxetis

 

konkludo

 
malrapide
 

granda

 
unufoje
 
duobligi
 

devigita

 

plibonan

 
montri
 

perdas


triobligi

 

komence

 

malfacilajxo

 
kontentecon
 

dejxeti

 
devigata
 

mateno

 

enkorpigxas

 

korpon

 

lastatempe


flanko

 

konstati

 
translokigxis
 

ombron

 

decide

 

aliajn

 
kavernon
 
kasxas
 

kontraux

 

persekutado


memoras

 

bandito

 

memoris

 

patran

 
intereson
 

apetitoj

 
longatempe
 

indulgadis

 
rilate
 

indiferentecon