FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
estas neebla: Mi devas sciigi al vi, kiu estas cxi tiu kun mi, li aldonis: Tiu cxi estas Inspektoro Newcomen, el Scotland Yard[18]. Ekbrilacxo de malama gxojo aperis sur la vizagxo de la virino. --Ha! sxi diris, li estas sercxata! Kion li faris? S-ro Utterson kaj la inspektoro rigardis sin reciproke. --Li ne sxajnas esti tre populara persono, diris cxi tiu. --Kaj nun, mia bonulino, permesu, ke mi kaj tiu cxi sinjoro iome cxirkauxrigardu. El la tuta domo, kiu krom pro la maljunulino restis senhoma, S-ro Hyde estis okupinta nur du cxambrojn; sed tiuj estis meblitaj lukse kaj bonguste. SXranko estis plenigita de bona vino; la teleraro estis el argxento, la tukaro eleganta; bona pentrajxo pendis sur la muro, donaco (Utterson supozis) de Henry Jekyll, kiu estis granda virtuozo; kaj la tapisxoj estis dikegaj kaj el agrablaj koloroj. En tiu cxi momento, tamen, la cxambroj portis cxian signon de antauxnelonga kaj rapida trasercxado; dise sur la planko kusxis vestajxoj, kun la posxoj turnitaj eksteren; sxloseblaj tirkestoj staris malfermitaj, kaj sur la fajrejo kusxis amaso da griza cindro, kvazaux multe da paperoj estis bruligitaj. El cxi tiu cindramaso la inspektoro eltiris la dikan ekstremajxon de verda cxeklibro, kontrauxstarintan la efikon de la fajro; la alia duono de la bastono estis trovita post la pordo; kaj, cxar tio cxi certigis liajn suspektojn, la policano deklaris sin ravita. Vizito al la banko, kie oni sciigis lin, ke kelkmilo da funtoj sterlingaj kusxas tie je la kredito de la mortiginto, kompletigis lian kontentecon. --Vi povas havi fidon, sinjoro, diris li al Sinjoro Utterson, ke mi nun havas lin bone en la mano. Li sendube perdis la kapon, alie li neniam lasus la bastonon, kaj, antaux cxio, neniam bruligus la cxekaron. Nur per mono li povas ja vivi. Ni havas nenion por fari, krom atendi lin cxe la banko kaj eldoni la afisxetojn. Tiu cxi lasta afero, tamen, ne estis tiel facila; cxar S-ro Hyde havis malmulte da konatoj, ecx la mastro de la servistino lin vidis nur dufoje, lian parencaron oni povis eltrovi nenie, li estis neniam fotografita, kaj la nemultaj, kiuj povis lin priskribi, tute malkonsentis inter si, laux la kutimo de ordinaraj observantoj. Pri nur unu sola punkto ili konsentis; kaj tiu estis la obsedanta sento de neesprimita kripleco, per kiu la fugxinto impresis tiujn, kiuj lin vidis. La okazo pri la letero Estis malfrue en la posttagmezo, kiam S-ro Utterson alven
PREV.   NEXT  
|<   19   20   21   22   23   24   25   26   27   28   29   30   31   32   33   34   35   36   37   38   39   40   41   42   43  
44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:

Utterson

 

neniam

 
kusxis
 
sinjoro
 
inspektoro
 

suspektojn

 

sendube

 

certigis

 

perdis

 

bastonon


cxekaron

 

antaux

 

bruligus

 

policano

 

kontentecon

 
sterlingaj
 

kusxas

 
kompletigis
 

mortiginto

 
funtoj

kelkmilo

 

ravita

 
deklaris
 

kredito

 

Vizito

 

Sinjoro

 

sciigis

 

mastro

 

punkto

 

konsentis


obsedanta

 
kutimo
 

ordinaraj

 

observantoj

 

neesprimita

 

kripleco

 

malfrue

 

posttagmezo

 

letero

 

impresis


fugxinto

 

facila

 

malmulte

 

afisxetojn

 

atendi

 

eldoni

 
konatoj
 
nemultaj
 
fotografita
 

priskribi