son, cxe tiu neatendita
finigxo, faris eksalton, kiu preskaux renversis lin,
sed li reprenis sian kuragxon kaj sekvis la serviston en
la laboratoriejon kaj tra la hxirurgian teatron, kun
gxia malordajxo de ujoj kaj boteloj, gxis la
malsupro de la sxtuparo. CXi tie Poole signalis al
li, ke li staru flanke kaj auxskultu, dum li mem,
demetante la kandelon kaj farante grandan kaj evidentan
alvokon al sia decidemo, supreniris la sxtuparon kaj
frapis per iome sxancela mano sur la rugxan bajeton
de la kabineta pordo.
--Jen S-ro Utterson, sinjoro, kiu deziras vin vidi, li
kriis, kaj, ecx dum li ankoraux faris tion, li
denove agitate signalis al la legxisto, ke li
auxskultu.
Vocxo el interne respondis:
--Diru al li, ke mi ne povas akcepti kiun ajn, gxi
diris plende.
--Dankon, Sinjoro, diris Poole, kun noto kvazaux
triumfa en sia vocxo, kaj, relevante la kandelon, li
kondukis S-ron Utterson malantauxen trans la korton kaj
en la grandan kuirejon, en kiu la fajro estis
estingigxinta kaj la blatoj saltadis sur la planko.
--Sinjoro, li diris, rigardante en la okulojn de S-ro
Utterson, cxu tiu estis la vocxo de mia mastro?
--GXi sxajnis multe sxangxita, respondis
la legxisto tre pala, sed redonante rigardon
kontraux rigardon.
--SXangxita! Nu, mi pensus ke jes! diris la
servisto. CXu mi estas dudek jarojn en la domo de tiu
cxi homo, nur por trompigxi pri lia vocxo? Ne,
sinjoro, la mastron oni ien forigis; li estis forigita
antaux ok tagoj, tiam, kiam ni auxdis lin alvokantan
al la nomo de Dio, kaj kio estas tie interne anstataux
li, kaj kial gxi restas tie, estas io, kio vokas al la
cxielo, S-ro Utterson!
--Tiu cxi estas tre stranga rakonto, Poole; tiu
cxi estas iome fantazia rakonto, mia bonulo, diris S-ro
Utterson, mordante sian fingron. Supozite ke cxio estas
kiel vi opinias, supozite ke Doktoro Jekyll estis... nu,
mortigita, kio povus decidigi la mortiginton restadi cxi
tie? Sensence estas. Tio ne rekomendas sin al la prudento.
--Nu, S-ro Utterson, vi estas viro tre malfacile
konvinkebla, sed mi ja vin fine kredigos, diris Poole. Dum
tiu cxi lasta semajno, li, aux gxi, aux tio,
kio ajn logxas en tiu kabineto, postuladis nokte kaj
tage iuspecan medikamenton, kaj ne povas ricevi gxin
laux sia deziro. Estis iufoje lia kutimo (tio estas, la
kutimo de la mastro), skribi siajn ordonojn sur paperfolion
kaj jxeti gxin sur la sxtuparon. Ni havis nenion
alian dum tiu cxi semajno, nenion krom paperoj kaj
fermit
|