FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61  
62   63   64   65   66   67   >>  
, ni devos esti singardemaj. Mi antauxvidas, ke ni ankoraux povas impliki vian mastron en ian teruran katastrofon. --Kial vi ne legas gxin, sinjoro? demandis Poole. --CXar mi timas, respondis la legxisto solene. Al Dio placxu, ke mi por tio ne havu kauxzon! Kaj cxe tio li proksimigis la paperon al sia okulo kaj legis la jenan: <<Mia kara Utterson!--Kiam tio cxi venos en viajn manojn, mi estos malaperinta, en cirkonstancoj, kiujn mi ne havas la kapablon antauxvidi; sed miaj instinktoj kaj cxiuj cirkonstancoj de mia sennoma situacio al mi diras, ke la fino estas certa kaj devas baldaux veni. Iru, do, kaj unue legu la rakonton, kiun Lanyon, laux sia averto, estis metonta en viajn manojn: kaj se vi deziros scii ion pli, turnu vin al la konfeso de Via malinda kaj malfelicxa amiko Harry Jekyll>> --CXu estis tria enfermitajxo? demandis Utterson. --Jen, sinjoro, diris Poole, kaj metis inter liajn manojn suficxe grandan paketon sigelitan cxe diversaj lokoj. La legxisto metis gxin en sian posxon. --Pri cxi tiu papero mi konsilus diri nenion. Se via mastro forkuris aux mortis, ni povos tamen almenaux savi lian reputacion. Estas nun la deka; estas necese, ke mi iru hejmen legi cxi tiujn dokumentojn en trankvileco; sed mi revenos antaux noktomezo kaj tiam ni venigos la policon. Ili eliris, sxlosinte post si la pordon de la teatro, kaj Utterson, denove lasinte la servistaron kunigxintan cxirkaux la fajro en la vestiblo, malrapide reiris al sia oficejo por legi la du rakontojn, per kiuj cxi tiu mistero estis nun klarigota. La rakonto de Doktoro Lanyon La nauxan de januaro, jam antaux kvar tagoj, mi ricevis per la vespera liverado rekomenditan leteron, adresitan per la mano de mia kolego kaj malnova lerneja kunulo, Harry Jekyll. Tio multe min surprizis, cxar ni tute ne kutimis interkorespondi; mi lin vidis, ja kunmangxis kun li, la antauxan vesperon, kaj mi povis imagi en nia interrilato nenion, kio povus pravigi la formalajxon de rekomendo. La enhavo pligrandigis mian miron, cxar la letero estis jene esprimita: <<Kara Lanyon, <<Vi estas unu el miaj plej malnovaj amikoj, kaj kvankam ni de tempo al tempo malkonsentis pri sciencaj aferoj, mi ne povas rememori, almenaux miaflanke, ian rompigxon en nia amo unu al la alia. Neniam estis tago en kiu, se vi estus dirinta al mi: Jekyll, mia vivo, mia honoro, mia prudento dependas de vi,--mi ne oferus mian tutan havon aux mian maldekstran manon por vi
PREV.   NEXT  
|<   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61  
62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:

nenion

 

demandis

 
legxisto
 
sinjoro
 
antaux
 

Utterson

 

klarigota

 

vespera

 

ricevis

 

Lanyon


Doktoro

 

nauxan

 

rakonto

 

januaro

 

reiris

 
pordon
 

teatro

 
denove
 

lasinte

 
eliris

sxlosinte

 

servistaron

 
kunigxintan
 

oficejo

 

rakontojn

 

liverado

 

malrapide

 

cxirkaux

 

vestiblo

 

mistero


interrilato

 
antauxan
 

vesperon

 

pravigi

 

formalajxon

 

letero

 

esprimita

 

rekomendo

 

enhavo

 

pligrandigis


kunmangxis

 

malnova

 

lerneja

 

kunulo

 

policon

 

kolego

 
leteron
 
adresitan
 
Jekyll
 

interkorespondi