e havis duberugxan
nuancon, komencis, dum la solvigxado de la kristaloj,
plihele kolorigxi, auxdeble sxauxmadi kaj
disjxeti fumetojn. Subite, kaj cxe la sama momento,
la kvazauxbolado cxesis kaj la miksturo
transkolorigxis en malpalan purpuron, kiu
malintensigxis pli malrapide en palan verdon. Mia
vizitanto, kiu observadis tiujn metamorfozojn per vigla
okulo, ridetis, starigis la glason sur la tablon, kaj poste
sin turnis kaj rigardis min kun sercxa mieno.
--Kaj nun, li diris, por decidi tion, kio restas.
CXu vi estos sagxa? CXu vi permesos gvidi vin?
CXu vi permesos, ke mi prenu cxi tiun glason en mian
manon kaj eliru el via domo sen plua parolado? Aux
cxu la avideco de l' scivolo tro multe vin regas?
Pripensu antaux ol respondi, cxar farata estos, kiel
vi decidos. Laux via decido, vi restos tiel sama kiel vi
antauxe estis, nek pli ricxa, nek pli sagxa,
escepte se la sento pri servo farita al homo en morta
dangxero povas esti konsiderita ia ricxeco de l'
animo. Aux, se vi preferos elekti novan regionon de la
scio kaj novajn vojojn al la renomo, la potenco por tio
estos malkasxita al vi cxi tie, en cxi tiu
cxambro, tuj kaj senprokraste kaj plenumigxos
antaux via rigardo tia miregindajxo, kia
sxancelus la nekredemon de Satano.
--Sinjoro, mi diris, sxajnigante indiferentecon,
kiun mi vere tute ne havis, vi parolas per enigmoj, kaj vi
eble ne miros, ke mi vin auxskultas ja sen tre forta
impreso de kredo. Sed mi jam iris tro malproksimen sur la
vojo de neklarigeblaj servoj, por halti antaux ol vidi
gxian finon.
--Estas bone, respondis mia vizitanto. Lanyon, vi
memoras viajn jxurojn; kio sekvos, tio estos sub la
sigelo de nia profesio. Kaj nun, vi kiu jam de tiel longe
estas ligita al la plej mallargxaj kaj materialismaj
ideoj, vi kiu neis la efikecon de la transcenda medicino, vi
kiu mokis viajn superulojn,--rigardu!
Li almetis la glason al siaj lipoj, kaj eltrinkis per unu
engluto. Sekvis krio; li balancigxis,
sxanceligxis, ekkaptis la tablon kaj tenegis,
rigardegante kun injektitaj okuloj, spiregante el malfermita
busxo; kaj dum mi rigardis, venas, mi pensis,
sxangxo--li sxajnis sxveli--lia
vizagxo subite nigrigxis kaj la trajtoj sxajnis
fandigxi kaj aliigxi--kaj momenton poste mi
eksaltegis sur miajn piedojn kaj malantauxen gxis la
muro, kun la brako levita por min sxirmi kontraux
tiu miregindajxo, kun la mento premegata de teruro.
--Dio! mi kriegis, kaj Dio! ree kaj ree; cxar tie
antaux miaj okulo
|