FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
ega fariteco; kaj nur post la kvina bato disrompigxis la seruro, kaj la ruinoj de la pordo trafalis internen sur la tapisxon. La siegxantoj, timigite de sia propra tumulto kaj de la silento kiu sekvis, destaris iome malantauxen kaj enrigardis. Tie antaux iliaj okuloj estis la kabineto en la trankvila lumo de la lampo, bona fajro ardis kaj kraketadis en la fajrujo, la kaldroneto kantis sian kanteton, du-tri tirkestoj estis malfermitaj; paperoj nete ordigitaj kusxis sur la tablo, kaj pli proksime de la fajro la mangxilaro estis metita por la temangxo. La plej trankvila cxambro, oni dirus, kaj, se forestus la vitraj sxrankoj plenaj de hxemiajxoj, la plej ordinara en Londono tiun nokton. GXuste en la mezo kusxis treege tordita korpo de homo, ankoraux ekskuata. Ili alproksimigxis piedfingre, turnis gxin sur gxian dorson, kaj vidis la vizagxon de Edward Hyde. Li estis vestita per vestoj multe tro grandaj por li, vestoj laux la staturo de la doktoro, la tendenoj de l' vizagxo ankoraux movigxis vivsimile, sed la vivo estis efektive tute forigxinta, kaj per la dispremita fiolo[25] en lia mano, kaj la forta odoro de migdalkernoj, kiu restis en la aero, Utterson sciis, ke li rigardas la kadavron de memdetruinto. --Ni venas tro malfrue, li diris severe, aux por savi, aux por puni. Hyde estas irinta al sia jugxo, kaj al ni restas nur trovi la korpon de via mastro. La plej granda parto de la konstruajxo estis okupata de la teatro, kiu plenigis preskaux la tutan teretagxon, kaj de la kabineto, kiu formis plisupran etagxon cxe unu ekstremajxo kaj rigardis sur la korton. Koridoro kunigis la teatron kun la pordo en la flankstrato. Estis ankaux kelkaj mallumaj kameroj kaj vasta kelo. CXiujn ili nun traesploris. En cxiun kameron ili bezonis nur ekrigardi, cxar cxiuj estis malplenaj. La kelo, ja, estis plenigita je cxiuspeca forjxetajxo, sed jam dum ili malfermis la pordon, ili estis avertitaj pri la neutileco de plua sercxado per la falo de tuta mato da araneajxo, kiu dum jaroj sigelis la enirejon. Nenie trovigxis postsigno de Harry Jekyll, senviva aux viva. Poole piedfrapis sur la kahelojn de la koridoro. --Li kredeble estas enterigita cxi tie, li diris, auxskultante la sonon. Aux eble li forkuris, diris Utterson, kaj turnis por ekzameni la pordon al la flankstrato. GXi estis sxlosita, kaj kusxantan apude sur la kaheloj, ili trovis la sxlosilon, jam makulitan per rusto. --CXi tio ne montras uzadon, rimarkis la legx
PREV.   NEXT  
|<   35   36   37   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59  
60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:

trankvila

 

kabineto

 
vestoj
 

flankstrato

 

kusxis

 

turnis

 

Utterson

 
ankoraux
 

pordon

 

kameron


CXiujn

 

mallumaj

 

kameroj

 
kelkaj
 
ankaux
 

traesploris

 

etagxon

 
mastro
 

granda

 

okupata


konstruajxo
 

korpon

 
irinta
 

restas

 

teatro

 

plenigis

 

ekstremajxo

 

rigardis

 

korton

 
kunigis

Koridoro

 

bezonis

 

preskaux

 
teretagxon
 

formis

 
plisupran
 
teatron
 

malfermis

 

forkuris

 
ekzameni

auxskultante

 
kahelojn
 
piedfrapis
 

koridoro

 

kredeble

 

enterigita

 

sxlosita

 
kusxantan
 
montras
 

uzadon