FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  
kaux tagigxis; la logxantoj de mia domo kusxadis plej profunde dormantaj, kaj mi decidis, ekscitita kiel mi estis de espero kaj triumfo, riski iri sub mia nova formo al mia dormocxambro. Mi transiris la korton, mi glitis tra la koridorojn, kiel fremdulo en mia propra domo, kaj alveninte en mian cxambron, mi vidis, la unuan fojon, la aspekton de Edward Hyde. Mi devas paroli cxi tie pri mia teorio sole, ne dirante tion, kion mi scias, sed tion, kion mi supozas la plej versxajna. La malbona parto de mia naturo estis malpli fortika, malpli disvolvita, ol la bona, kiun mi jxus eksigis. Plie, en la dauxro de mia vivo, kiu estis estinta, malgraux cxio, naux dekone vivo de l' penado, de l' virto kaj de l' memregado, la malbona parto estis multe malpli ekzercita kaj eluzita. Kaj tial okazis, mi pensas, ke Edward Hyde estis tiom pli malgranda, pli maldika, pli juna ol Harry Jekyll. Kiel la bono ekbrilis el la vizagxo de unu, tiel same la malbono estis skribita largxe kaj klare sur tiu de la alia. Plie, la malbono lasis sur tiu korpo la stampon de kripleco kaj kadukeco. Kaj tamen, kiam mi rigardis tiun malbelan monstron en la spegulo, mi konsciis nenian antipation, kontrauxe, mi sentis ja eksalton de bonveno. CXi tio, ankaux, estis mi. GXi sxajnis natura kaj homa. Laux miaj okuloj, gxi portis pli vivan bildon de l' spirito, gxi sxajnis pli difinita kaj unuobla, ol la neperfekta kaj dividita vizagxo, kiun mi gxis nun kutimis nomi la mia. Kaj gxis tiu punkto mi estis sendube prava. Mi rimarkis ke, kiam mi portis la sxajnon de Edward Hyde, neniu povis alproksimigxi al mi sen videbla antipatio de l' karno. CXi tio, laux mia opinio, estis tial, ke cxiuj homoj, kiaj ni renkontas ilin, estas kunmiksitaj el la bono kaj la malbono, kaj, Edward Hyde, sola, en la vicoj de l' homaro, estis pura malbono. Nur momenton mi restis antaux la spegulo; mi devis ankoraux provi la duan kaj decidigan eksperimenton; restis ankoraux konstati, cxu mi perdis nerepreneble mian individuecon, kaj devos antaux la tagigxo forkuri el domo jam ne plu mia, kaj, rapidante returnen al mia kabineto, mi denove pretigis kaj trinkis la miksturon, denove suferis la turmentegojn de tiu kvazauxmorto kaj rekonsciigxis denove kun la karaktero, la staturo, kaj la vizagxo de Harry Jekyll. En tiu nokto mi estis atinginta la fatalan krucigxon de l' vojoj. Se mi estus alproksimigxinta al mia eltrovajxo laux pli nobla spirito, se mi estus riskinta mian eksperimenton d
PREV.   NEXT  
|<   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62   63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:
Edward
 

malbono

 

denove

 

vizagxo

 
malpli
 
ankoraux
 

antaux

 
eksperimenton
 

malbona

 

restis


Jekyll

 

spirito

 
sxajnis
 

spegulo

 
portis
 
alproksimigxi
 

eltrovajxo

 

antipatio

 
okuloj
 

videbla


natura

 

punkto

 

neperfekta

 
sendube
 

kutimis

 
opinio
 

unuobla

 

sxajnon

 

bildon

 

rimarkis


riskinta

 

difinita

 
dividita
 

kabineto

 

returnen

 

krucigxon

 
pretigis
 
rapidante
 

tagigxo

 

forkuri


trinkis

 

fatalan

 

atinginta

 

karaktero

 
staturo
 

rekonsciigxis

 
miksturon
 

suferis

 
turmentegojn
 

kvazauxmorto