tiu cxi dangxero estis facile forigita el
la estonteco, per la transmeto en alian bankon de monsumo
sub la nomo de Edward Hyde mem, kaj kiam, malantauxen
klinante mian skribmanieron, mi provizis subskribon al mia
duulo, mi pensis, ke mi sidas jam ekster la atingo de la
fatalo.
Preskaux du monatoj antaux la mortigo de Sir
Danvers, forestinte el la hejmo por unu el miaj aventuroj,
de kiu mi revenis je malfrua horo, mi vekigxis la
sekvintan tagon en lito kun sentoj iom strangaj. Vane mi
cxirkauxrigardis, vane mi vidis la decan meblaron
kaj grandan amplekson de la cxambro en mia domo sur la
placo, vane mi rekonis la desegnajxon de la litkurtenoj,
io ankoraux insistadis, ke mi ne estas tie, kie mi
estas, ke mi ne vekigxis tie, kie mi sxajnas esti,
sed en la cxambreto en Soho, en kiu mi kutimis dormi en
la korpo de Edward Hyde.
Mi ridetis kaj, laux mia psikologia maniero, komencis
mallaboreme esplori la elementojn de cxi tiu iluzio,
iafoje refalante dume en komfortan matenan dormeton. Mi
estis ankoraux tiel okupata kiam, dum unu el miaj pli
sendormaj momentoj, mia rigardo ektrafis mian manon. Nu, la
mano de Harry Jekyll estis profesia laux formo kaj
grandeco: granda, firma, blanka kaj de agrabla aspekto. Sed
la mano, kiun mi nun rigardadis, suficxe klare en la
flava lumo de Londona mateno, kusxantan duonfermitan sur
la littukoj, estis malgrasa, sulkita, osta, sombre pala kaj
dense kovrita de nigra kresko da haroj. GXi estis la
mano de Edward Hyde.
Mi certe rigardis gxin dum preskaux duona minuto,
antaux ol la teruro vekigxis en mia brusto tiel
subite kaj tremige kiel la ekbruego de cimbaloj, kaj
eksaltegante el la lito, mi kuregis al la spegulo. CXe
la vidajxo, kiun renkontis miaj okuloj, mia sango
sxangxigxis en ion treege maldensan kaj glacian.
Jes, mi kusxigxis Harry Jekyll, kaj vekigxis
Edward Hyde. Kiel klarigi tion? mi al mi demandis, kaj
poste, kun alia eksaltego de teruro, kiel ripari tion? Estis
malfrue en la mateno, la servistaro jam levigxis,
cxiuj miaj drogoj estis en la kabineto--longa irado
estis ja malsupren sur du sxtuparoj, tra la posta irejo,
trans la korton kaj tra la anatomia teatro, de tie, kie mi
tiam staris terurita. Mi ja povus eble kovri mian
vizagxon, sed kion tio helpos, se mi ne povos kasxi
la aliformigon de mia staturo? Kaj tiam kun trasentata
dolcxeco de senpremigxo mi memoris, ke mia
servistaro jam kutimis la venadon kaj reiradon de mia duulo.
Jen baldaux mi vestis min, kiel ebl
|