plezuro. Mi estis la unua, kiu povis tiel klopodi
antaux la publika okulo kun sxargxo de afabla
respektindeco, kaj jen, en la dauxro de momento, kiel ia
lerneja bubo desxiri tiujn pruntajxojn kaj salti
kapon antauxe en la maron de l' libereco. Sed por mi,
en mia netravidebla mantelo, la sendangxereco estis
absoluta. Pensu nur--mi ecx ne ekzistis! Nur permesu al
mi trakuri en mian laboratorion, donu al mi nur du-tri
sekundojn por miksi kaj gluti la trinkajxon, kiu staris
cxiam preta, kaj Edward Hyde, kion ajn li estus farinta,
forpasus kiel spirnebuleto sur spegulo, kaj jen,
anstataux li, kviete en sia hejmo, pretigante la
noktomezan lampon en sia studejo, homo, kiu povis senriske
ridi je l' suspekto, trovigxus Harry Jekyll.
La plezuroj, kiujn mi rapidis sercxi sub mia
alikorpajxo, estis, kiel mi jam diris, maldecaj, sed, en
la manoj de Edward Hyde, ili baldaux ekfarigxis
monstraj. Reveninte de iu el tiuj ekskursoj, mi ofte
profundigxis en ia mirado pri mia alikorpa malnobleco.
Tiu demono familiara, kiun mi elvokis el mia propra animo,
kaj forsendis solan por plenumi sian bonan plezuron, estis
estajxo esence malica kaj kanajla; kun cxiu lia ago
kaj penso centrita en si mem; kun besta avideco drinkanta la
plezuron el kia ajn grado de turmento, tiel
nesxancelebla, kiel homo el sxtono.
Harry Jekyll foje staris konsternegita antaux la agoj
de Edward Hyde; sed la situacio estis ekster la kampo de
ordinaraj legxoj, kaj inside malpezigis la premon de la
konscienco. Estis ja Hyde, kaj Hyde sola, kiu estis kulpa.
Jekyll mem ne estis pli malbona; li revekigxis al siaj
bonaj ecoj sxajne nedifektita; li ecx kutimis, kiam
tio estis ebla, rapidi por malfari la malbonon faritan de
Hyde. Kaj tiel lia konscienco dormetadis.
Pri la detaloj de la malgloro, al kiu mi tiel
kunkonsentis (cxar ecx nun mi ne povas konfesi, ke
mi gxin faris) mi ne intencas priparoli; mi volas nur
montri la avertojn kaj la intersekvajn pasxojn, per kiuj
alproksimigxis mia puno. Unu malfelicxo okazis,
kiun, pro tio, ke gxi ne havis sekvon, mi nur aludetos.
Kruelega ago kontraux infanino vekis kontraux min la
koleron de preteriranto, kiun mi rekonis antaux kelkaj
tagoj kiel vian parencon; kuracisto kaj la familio de la
infanino kunigxis kun li; estis momentoj, kiam mi timis
pri mia vivo, kaj fine, por kontentigi ilian tro justan
koleron, Edward Hyde devis alkonduki ilin al la pordo de
Harry Jekyll kaj pagi ilin per cxeko subskribita per lia
nomo. Sed
|