kun rideto. Sed apenaux la parolo eliris el lia
busxo, la rideto estis forfrapita el lia vizagxo kaj
sekvita de esprimo tiel profundege terura kaj malespera, ke
gxi glaciigis la sangon mem al la du sinjoroj
malsupre. Ili gxin vidis nur dum momento, cxar la
fenestro estis rapidege malsuprentirita; sed la ekvido
suficxis, kaj ili sin turnis kaj forlasis la korton sen
vorto. Silente, ankaux, ili trairis la flankstraton, kaj
nur veninte en apudan straton, turnis S-ro Utterson por
rigardi sian kunulon. Ili estis ambaux palaj, kaj estis
respondo de terurego en iliaj okuloj.
--Dio nin pardonu! Dio nin pardonu! diris S-ro Utterson.
Sed S-ro Enfield nur seriozege skuis la kapon, kaj denove
antauxen iris silente.
La lasta nokto
S-ro Utterson sidis apud la fajro unu vesperon post la
vespermangxo, kiam li estis mirigita ricevi viziton de
Poole.
--Dio min benu, Poole, kio kondukas vin cxi tien? li
ekkriis, kaj poste, rigardinte lin duan fojon, kio estas? li
aldonis, cxu la doktoro estas malsana?
--S-ro Utterson, diris la viro, io malbona okazas.
--Sidigxu, kaj jen glaso da vino por vi, diris la
legxisto. Nun, ne rapidu, kaj diru al mi klare tion,
kion vi deziras.
--Vi konas la kutimojn de la doktoro, sinjoro, respondis
Poole, kaj vi scias, kiel li sin enfermadas. Nu, li estas
ree enfermita en sia kabineto; kaj la afero al mi ne
placxas, sinjoro,--mi mortu, se gxi al mi
placxas! Sinjoro Utterson, mi ion timas!
--Nu, mia brava, diris la legxisto, klarigu plene.
Kion ja vi timas?
--De preskaux unu semajno mi ion timas, respondis
Poole, obstine malatentante la demandon, kaj mi ne povas
elporti tion plu.
Lia mieno plene konfirmis liajn parolojn; lia maniero
estis sxangxita; kaj krom en la momento kiam li
anoncis sian teruron, li ne ecx unufoje rigardis la
legxiston rekte en la vizagxon. Ecx nun li
ankoraux sidis kun la glaso da vino negustumita sur sia
genuo, la okuloj direktitaj al angulo de la planko.
--Mi ne povas elporti tion plu, li rediris.
--Nu, diris la legxisto, mi vidas, ke vi ja havas
iun bonan motivon, Poole; mi komprenas, ke okazas io grave
maltrankviliga. Penu diri al mi, kio estas.
--Mi pensas, ke efektivigxis ia krimajxo, diris
Poole rauxke.
--Krimajxo! ekkriis la legxisto, multe timigita
kaj sekve iom kolerema. Kia krimo? Kion li ja volas diri?
--Mi ne kuragxas diri, sinjoro, estis la respondo;
sed, cxu vi venos kun mi, vidi por vi mem?
La sola respondo de S-ro Utterson
|