FREE BOOKS

Author's List




PREV.   NEXT  
|<   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62  
63   64   65   66   67   >>  
n helpi. Lanyon, mia vivo, mia honoro, mia prudento, cxio estas en viaj manoj; se vi mankos al mi hodiaux nokte, mi pereos. Vi povus suspekti, post cxi tiu antauxparolo, ke mi estas petonta al vi, cedi ion malhonorigan. Jugxu por vi mem. <<Mi deziras, ke vi prokrastu cxiujn aliajn rendevuojn por hodiaux nokte, ecx ja se oni vin alvokus al la lito de imperiestro; ke vi prenu veturilon, escepte se via propra kalesxo estus efektive cxe la pordo, kaj kun tiu cxi letero en la mano, ke vi veturadu rekte al mia domo. Poole, mia cxefservisto, havas siajn ordonojn; vi trovos lin atendantan kun seruristo vian alvenon. Vi devas tiam perforte malfermi la pordon de mia kabineto, kaj vi devas eniri sola; malfermi la vitran sxrankon (litero E) maldekstre, disrompante la seruron, se gxi estos sxlosita, kaj eltiri, kun gxia tuta enhavo tia, kia gxi staras, la kvaran tirkeston de la supro aux (kio estas sama) la trian de la malsupro. En mia ekstrema afliktigxo mi havas morbidan[26] timon, malgxuste direkti vin; sed, ecx se mi eraras, vi ekkonos la gxustan tirkeston laux gxia enhavo: kelkaj pulvoroj, boteleto, kaj papera libro. Tiun cxi tirkeston mi petas vin reporti kun vi al Cavendish Square gxuste tian, kia gxi estas. <<Jen la unua parto de la servo; nun pri la dua. Vi devus reveni; se vi ekiros tuj post kiam vi ricevos tiun cxi leteron, jam longe antaux la noktomezo; sed mi lasos al vi gxis tiam, ne nur pro timo al unu el tiuj malhelpoj, kiujn oni povas nek forbari nek antauxvidi, sed cxar horo, en kiu viaj servistoj estos jam kusxigxintaj, estos preferinda por tio, kio tiam restos farota. <<Je la noktomezo, do, mi petas, ke vi estu sola en via konsultejo, ke vi enlasu en la domon per via propra mano homon, kiu sin prezentos en mia nomo, kaj ke vi metu en liajn manojn la tirkeston, kiun vi estos elportinta el mia kabineto. Tiam vi estos plenuminta vian rolon, kaj elgajninta mian koran dankon. Post kvin minutoj, se vi insistos pri klarigo, vi estos kompreninta, ke cxi tiuj arangxoj estas plej ekstreme gravaj; kaj ke, per la neplenumo de ecx unu el ili, kiel ajn fantaziaj ili sxajnas, vi povas esti sxargxinta vian konsciencon je mia morto aux la pereo de mia prudento. Kvankam mi fidas, ke vi ne konsideros kiel malseriozan tiun cxi peton, mia koro mallevigxas kaj mia mano tremas jam cxe la penso pri ties ebleco. Pripensu pri mi en tiu cxi horo, en stranga loko, suferanta sub mallumo de mizero, kiun neniu imago povas trogr
PREV.   NEXT  
|<   38   39   40   41   42   43   44   45   46   47   48   49   50   51   52   53   54   55   56   57   58   59   60   61   62  
63   64   65   66   67   >>  



Top keywords:
antauxparolo
 

suspekti

 

petonta

 

malhonorigan

 
prudento

honoro
 

hodiaux

 
Lanyon
 

mankos

 

pereos