is sola, estis
favorita fantazio de lia amiko la doktoro; kaj Utterson mem
kutimis paroli pri gxi kiel la plej agrabla cxambro
en Londono. Sed hodiaux nokte estis tremacxo en lia
sango; la vizagxo de Hyde kusxis peze sur lia
memoro; li sentis--kio cxe li estis malofta--nauxzon
kaj malsxaton pri la vivo; kaj en la malgajeco de sia
humoro, li kvazaux legis minacon en la flagrado de la
fajrlumo sur la poluritaj mebloj kaj en la maltrankvila
eksaltado de la ombrajxo sur la plafono. Li hontis pro
la trankviligxo, kiun li sentis, kiam Poole baldaux
revenis por anonci, ke D-ro Jekyll estis elirinta.
--Mi vidis S-ron Hyde eniri per la pordo de la iama
dissekcia cxambro, Poole, li diris, cxu tio estas
tute bona, kiam D-ro Jekyll estas for de l' hejmo?
--Tute bona, S-ro Utterson, respondis la servisto, S-ro
Hyde havas sxlosilon.
--Via mastro sxajnas multe konfidi al tiu junulo,
Poole, dauxrigis la legxisto reve.
--Jes, sinjoro, tion li ja faras, diris Poole, ni
cxiuj ricevis ordonojn, lin obei.
--Mi ne pensas, ke mi iam renkontis lin cxi tie,
diris Utterson.
--Ho, ne, efektive, sinjoro. Li neniam estas tablogasto
tie cxi. Mi ja vidas lin tre malofte cxi-tiuflanke
de la domo; li plej ofte venas kaj iras per la laboratorio.
--Nu, bonan nokton, Poole.
--Bonan nokton, S-ro Utterson.
Kaj la legxisto ekiris al sia hejmo kun tre malgaja
koro.
--Malfelicxa Harry Jekyll, li pensis, miaj pensoj
min trompas se li ne perdigxas en profundajn akvojn! Li
estis tre malbonkonduta, kiam li estis juna, antaux tre
longe, ja vere, sed en la legxaro de Dio statuto de
limigo ne ekzistas. Ha! devas esti tio; la fantomo de iu
malnova peko; la kancero de iu kasxita malhonoro; la
puno venanta, pede claudo, jarojn post kiam la memoro
forgesis kaj la memamo pardonis la kulpon.
Kaj la legxisto, timigita de la penso, zorgmeditis
dum iom da tempo pri sia propra estinta vivo, sercxante
en cxiuj anguloj de sia memoro, timante ke, hazarde, ia
malnova pekajxo el tie eksaltu al la lumo. Lia estinta
vivo estis suficxe senkulpa; malmultaj homoj povus legi
la arhxivojn de sia vivo kun malpli da antauxtimo.
Li, tamen, estis humiligita gxis la polvo pro la multaj
malbonajxoj, kiujn li iam faris, kaj relevita en sobran
kaj timoplenan dankemecon pro tiuj multaj, kiujn li estis
tiel preskauxe farinta sed tamen evitinta. Kaj poste,
revenante al sia antauxa temo, li eklumigis radion de
espero.
--Tiu cxi S-ro Hyde, se oni lin esploradus, li
|