estis levigxi kaj
preni sian cxapelon kaj superveston; sed li rimarkis kun
miro la altan gradon de la kontentigo, kiu esprimigxis
sur la vizagxo de la servisto, kaj konstatis eble kun ne
malpli da miro, ke la vino estas ankoraux ne gustumita,
kiam tiu gxin remetas sur la tablon por sekvi lin.
La placo, kiam ili tien alvenis, estis plena de vento kaj
polvo. Poole, kiu la tutan vojon estis marsxinta unu
aux du pasxojn antauxe, nun haltis meze de la
trotuaro, kaj, malgraux la malvarmega vetero, deprenis
sian cxapelon kaj sekigis la frunton per rugxa
naztuko. Sed malgraux la rapideco de lia veno, tiu ne
estis la roso de la ekzercado, kiun li forvisxis, sed la
malseketajxo de ia sufokanta angoro; cxar lia
vocxo, kiam li parolis, estis maldolcxa kaj rompita,
kaj pala lia vizagxo.
--Nu, sinjoro, li diris, jen ni alvenis, kaj Dio
permesu, ke nenio malbona okazis.
--Amen, Poole, diris la legxisto.
CXe tio la servisto frapis laux tre diskreta
maniero; la pordo estis malfermita sed ankoraux detenata
per la cxeno, kaj vocxo de interne demandis:
--CXu estas vi, Poole?
--CXio en ordo, diris Poole, tralasu nin.
La vestiblo, kiam ili envenis, estis hele lumigita; la
fajro estis alte amasigita, kaj cxirkaux la fajrejo
la tuta servistaro, viroj kaj virinoj, staris kunpremite
kiel sxafaro. Vidinte S-ron Utterson, la
cxambristino histerie ekploretis, kaj la kuiristino,
ekkriante: Dank' al Dio! estas S-ro Utterson!
antauxenkuris kvazaux sxi dezirus lin enbrakigi.
--Kio! Kio! CXu vi cxiuj estas cxi tie?
diris la legxisto malkontente. Tre neregule, tre
maldece, via mastro estus tre malkontenta.
--Ili cxiuj timas, diris Poole.
Absoluta silento sekvis; neniu protestis; nur la
cxambristino altigis la vocxon kaj nun lauxte
ploris.
--Fermu la busxon! Poole diris al sxi, kun
sovagxeco de maniero, kiu atestis pri liaj propraj
malagorditaj nervoj, kaj, efektive, kiam la knabino tiel
subite altigis la noton de sia lamentado, ili cxiuj
eksaltis kaj turnis sin al la interna pordo kun vizagxoj
de teruroplena atendo.
--Kaj nun, diris la cxefservisto, turnante sin al la
trancxilpurigisto, donu al mi kandelon, kaj ni tuj
plenumos la aferon.
Kaj tiam, li petis al S-ro Utterson lin sekvi, kaj
elkondukis lin al la posta gxardeno.
--Nun, sinjoro, li diris, vi venu kiel eble plej
senbrue. Mi deziras, ke vi auxdu, sed ke vi ne
auxdigxu. Kaj vidu, sinjoro, se okaze li petus al vi
eniri, ne faru.
La nervoj de S-ro Utter
|