um mi estis sub la influo de
malavaraj aux piaj aspiroj, cxio estus alie, kaj, el
tiuj agonioj de l' morto kaj naskigxo, mi estus
elirinta angxelo anstataux diablo. La drogo povis
neniel distingi, nek diabla nek dia gxi estis; gxi
nur skuis la pordojn de l' malliberejo de mia
temperamento, kaj, kiel cxe la kaptitoj en Philippi,
elkuris tio, kio interne staris. En tiu tempo mia virto
dormetis; mia malvirto, vekadita de l' ambicio, kaptis
vigle kaj rapide la okazon, kaj la rezultinta
eljxetajxo estis Edward Hyde. Tial, kvankam mi nun
havis tiel du karakterojn, kiel ankaux du mienojn, unu
estis tute malbona, kaj la alia estis ankoraux la
malnova Harry Jekyll, tiu malharmonia kombinajxo pri
kies virtigo kaj plibonigo mi jam lernis malesperi. La
sxangxo do estis tute al la pli malbona flanko.
Ecx en tiu tempo, mi ankoraux ne tute venkis mian
antipation kontraux la tedeco de vivo de studado. Mi
ankoraux foje havis inklinon al gajeco, kaj, pro tio, ke
miaj plezuroj estis, je l' plej indulga nomo, ne tro
dignoplenaj, kaj cxar mi ne nur estis bone konata kaj
honore estimata, sed ankoraux farigxis maljunulo,
cxi tiu nekonsekvenceco de mia vivo farigxis por mi
cxiutage pli gxenanta. Estis cxitiuflanke, ke
mia nova potenco tentis min gxis sklavigxo. Necesis
nur trinki la miksajxon, por tuj demeti la korpon de l'
fama profesoro, kaj surmeti, kiel densan mantelon, tiun de
Edward Hyde.
Mi ridetis pro la ideo; gxi sxajnis al mi,
tiutempe, humorajxo, kaj mi faris miajn pretigojn kun la
plej granda zorgo. Mi luis kaj meblis tiun domon en Soho, al
kiu Hyde estis postsigne sekvota de la polico; mi dungis,
kiel dommastrinon, virinon, kiun mi bone sciis silenta kaj
senskrupula. Aliflanke mi sciigis al mia servistaro, ke iu
S-ro Hyde (kiun mi priskribis) devos havi plenan liberecon
kaj auxtoritaton en mia domo sur la placo; kaj por
sxirmi min kontraux eventualaj akcidentoj, mi
ecx faris tie vizitojn kaj igis min bone konata persono
en mia dua rolo. Poste mi faris tiun testamenton, kiun vi
tiom multe kontrauxparolis, tiamaniere ke, se io okazus
al mi en la persono de D-ro Jekyll, mi povus transiri en
tiun de Edward Hyde sen mona perdo. Kaj tiel
cxirkauxita de remparoj, kiel mi supozis, sur
cxiu flanko, mi komencis profiti la strangan imunecon de
mia situacio.
Jam okazis ja, ke la homoj dungis bravulacxojn por
fari iliajn krimojn, dum ilia propra persono kaj reputacio
sidis sxirmate. Mi estis la unua, kiu tion faris por
propra
|