malvarma spasmo de teruro. Disigxis nebulo; mi ekvidis,
ke mi metas mian vivon en dangxeron, kaj mi forkuregis
de la sceno de tiuj ekscesoj, fierigxante ecx dum mi
tremas, kun mia avideco por la malbono kontentigita kaj
stimulita, kaj mia amo al la vivo altigita gxis la plej
ekstrema grado. Mi kuregis al la domo en Soho, kaj detruis
miajn paperojn; de tie mi ekiris tra la lanternolumitajn
stratojn, en la sama dividita ekstazo de spirito,
gxojegante pri mia krimo, gajkore projektante aliajn por
la estonteco, kaj tamen, ankoraux rapidirante kaj
auxskultante, cxu sekvas min la pasxoj de la
vengxanto. Hyde havis kanton sur la lipoj dum li
kunmetis la miksturon, kaj trinkante gxin li toastis la
mortinton. Apenaux la agonio de la transformigxo
ekcxesis dissxiri lin, jam Harry Jekyll, kun
fluantaj larmoj de dankemeco kaj memriprocxo, falis
genuen kaj levis la kunplektitajn manojn al Dio. La vualo de
la memindulgo estis dissxirita de supre gxis
malsupre, kaj mi vidis mian vivon kiel tuton: mi sekvis
gxin de la tagoj de mia infaneco kiam mi iris manon
cxe mano, kun mia patro, tra la memoferemaj penadoj de
mia profesia vivo, por alveni, foje kaj ree, kun la sama
sento de nerealeco, cxe la malbenitaj terurajxoj de
la vespero. Mi volis kriegi, mi penis kun larmoj kaj
pregxoj sufoki la amason da malbelegaj imagajxoj kaj
sonoj, kiuj arigxis en mia memoro kontraux mi, kaj,
ankoraux, inter miaj petegoj, la fi-vizagxo de mia
kanajleco rigardadis fikse en mian animon. Kiam la akreco de
tiu cxi memriprocxo ekmortigxis, gxi estis
sekvita de sento de gxojo. De nun Hyde estos neebla;
cxu mi volos, aux ne volos, mi estas de nun
enfermita en la plibona parto de mia ekzistado, kaj, ho,
kiel mi gxojis pensi pri tio! Kun kia volonta humileco
mi akceptis denove la cxirkauxbarojn de l' vivado
natura! Kun kia sincera spirito de forlaso mi sxlosis la
pordon, per kiu mi tiel ofte iris kaj revenis, kaj
dispremegis la sxlosilon sub mia piedo!
Kun la sekvinta tago, venis la sciigo, ke la mortigo
estis observita, ke la kulpo de Hyde estas evidenta al la
mondo, kaj ke la viktimo estas viro alta en la publika
estimado. Ne nur krimo estis, sed tragedia
malsagxajxo. Mi pensas, ke mi gxojis scii tion;
mi pensas, ke mi gxojis pro tio, ke miajn pli bonajn
impulsojn tiel cxirkauxremparis kaj gardis la
teruroj de la esxafodo. Jekyll estis nun mia
rifugxejo; Hyde elrigardetu ecx nur dum momento, kaj
la manoj de cxiuj homoj tuj levigxos por lin kapti
ka
|